La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Zamenhofa Metiejo estas ĉiujara nacia renkontiĝo de kubaj esperantistoj organizata de la Esperanto-Grupo de Guantánamo. La renkontiĝo estas realigata en decembro okaze de la 15an de decembro kaj omaĝe al Zamenhof. Dum tiu kunveno esperantistoj konatiĝas kun la bunta loka kulturo, okazas prelegoj pri Zamenhof kaj multaj variaj temoj, rondaj tabloj, ekskursoj, lecionoj por komencantoj kaj lotumado de esperantaĵoj. Ĝin partoprenas inter 40 kaj 50 esperantistoj el diversaj provincoj kaj urboj. Laŭ membroj de Kuba Esperanto-Asocio ĝi estas la plej grava kunveno de esperantistoj dum la jaro, ĉar ĝi estas organizita jam 12-foje sinsekve.

Kategorio:Esperanto-movado en Kubo Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj

Advertisement