FANDOM


25px Ĉi tiu artikolo temas pri la sistemo por enmeti supersignajn literojn. Se vi serĉas informojn pri la aliaj signifoj, vidu la paĝon Fenestra Sistemo X.

X-sistemo (aŭ x-kodoiksokodo) estas surogata skribosistemo por Esperanto. En tiu sistemo oni prezentas la supersignajn literojn per la jenaj kodoj (kun ekzemploj):

  • cx (cxemizo = ĉemizo)
  • gx (gxi = ĝi)
  • hx (monahxejo = monaĥejo)
  • jx (ajxo = aĵo)
  • sx (sxipo = ŝipo)
  • ux (aux = aŭ)

Pro tio, ke la interreto estis origine konstruita en la angla, ĝi bone subtenas la 26 anglajn literojn, sed ne la aliajn literojn de aliaj lingvoj. Tial la x-sistemo estas universale videbla kaj traktebla -- per TTT-legilo, retpoŝtilo, ktp.

La moderna solvo en la Interreto por ne-anglalingvaj skribsistemoj estas Unikodo. Jam de pluraj jaroj ĉiuj gravaj TTT-programoj subtenas ĝin, kaj la subteno rapide fariĝas tute universala. Por statistiko vidu ĉe Esperanto.

Argumentoj por X-sistemo Edit

  • Ĝi estas legebla sen ŝanĝo al la tiparo de la legilo aŭ komputilo.
  • Ĝi estas facile konvertebla al iu ajn alia sistemo, krom kiam enmiksiĝas nacilingvaj vortoj kun ekzemple ux, kiu ne estu konvertata al ŭ. (Pri solvoprovo per w vidu sube.)
  • Ĝi estas la plej populara surogata metodo ĉe kiu ne eblas misinterpretoj (en la verŝajne pli populara Fundamenta H-sistemo eblas misinterpreto de "au" kiel "aŭ" ekzemple en "praulo").
  • Ĝi estas facile tajpebla.
  • Ĝi estas facile serĉebla per serĉilo.

Argumentoj kontraŭ X-sistemo Edit

  • Ĝi ne estas internacia.
  • La popoloj de la mondo ne povas aŭtomate ĝin kompreni.
  • Ĝi aspektas "malbela" (laŭ iuj). Ekzemplo: gxi sxangxigxas (= ĝi ŝanĝiĝas)
  • Ĝi aldonas strangecon al Esperanto (neniu alia lingvo uzas x-ojn ĉi tiel, sed kompreneble ankaŭ neniu alia lingvo uzas esperantajn ĉiujn ĉapelitajn literojn por la samaj sonoj).
  • Kelkaj ne-esperantaj nomoj enhavas la latinan literon x. (Ekzemple, multaj francaj nomoj finiĝas per ux.) Tio kaŭzas problemojn por la x-sistemo nur rilate al aŭtomata konverto al alia sistemo kiel unikodo. Kelkaj uzantoj de la x-sistemo skribas w (por ŭ) anstataŭ ux por eviti tiajn miskomprenojn kaj samtempe iom plifaciligi legadon. Sed eĉ tiam povas esti problemoj pri aŭtomata konvertado, tiam pri nacilingvaj nomoj kun la litero w. Por solvi la problemon ekzistas kelkaj aliaj variaĵoj de la x-sistemo, kiel ekzemple tiu de la Vikipedio, laŭ kiu oni duobligas la ikson (xx) kiam oni volas skribi ikson.

Kiun skribsistemon elekti? Edit

Ĉiu homo rajtas mem elekti kiun el tri ekzistantaj skribsistemoj li uzu por tajpi en Esperanto: Unikodon, H-sistemon proponitan de Zamenhofo kaj surogatan sistemon uzante X-skribon, ^-antaŭ- kaj postmetadon. Neniu homo rajtas altrudi ajnan skribon al alia homo. Tamen oni konsideru sekvajn punktojn:

  1. kiam ajn eblas, ĉapelitaj estas la plej bona solvo;
  2. kiam ili ne eblas, la sola "oficiala" alternativo (t.e., la sola menciata en la tuto de Fundamento kaj Aldonoj) estas la H-sistemo;
  3. tiu lasta tamen ne estas ideale oportuna por perkomputila konvertado al ĉapelitaj, kaj pro tio estis proponata la X-sistemo;
  4. pri interna reprezentado de ĉapelitaj literoj en komputila memoro nenion diras la Fundamento; pri la alfabeto ĝi nur mencias, unuflanke kiel elparoli la diversajn literojn, kaj aliflanke kiel skribi aŭ presi ilin sur paperon (aŭ sur lernejan nigran tabulon, komputilan ekranon, k.s.).

Jen eltiro el la oficiala deklaro "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio" de la Akademio de Esperanto en Oficialaj Informoj numero 6 2007 01 21: "Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj."

Resumo Edit

La H-sistemo estas sendube laŭfundamenta ortografia varianto, sed kiel entajpa kodo ĝi havas malavantaĝojn.- La X-sistemo estas oportuna entajpa kodo, sed kiel memstara ortografio ĝi ne estas fundamentokonforma.

X-sistemo estas uzata en la Esperanta fako de Vikipedio por redakti paĝojn, do kiel nura entajpa kodo, sed ne kiel memstara ortografio. La Vikipedio aŭtomate transkodas tekston skribita en x-kodo al ĉapelita teksto.

X-sistemo en popularkulturo Edit

La Esperantobando Dolchamar skribis sian nomon x-sisteme ĝis 2003, kiam ĝi ŝanĝis la konvencion al h-sistemo. La unua produktaĵo de la bando nomiĝas Kun ikso.

Vidu ankaŭ Edit

  Ĉapelilo por Word: Esperanto.dot (Priskribo)

Eksteraj ligiloj Edit

·  Konvertilo de x-sistemo al unikodo en ajna retpaĝo per senpaga Ĵavoskripto (kontrolita en diversaj kroziloj; bone pri xx; bone pri entajpa pozicio)
·  Konvertilo el x-formo al unikodo en retpaĝo per Ĵavoskripto (Simila programo estas Ĉi-tie.)
·  Unikodo kaj Vindozo
·  Klavarprogramoj por Vindozo
·  Unired
·  Ek! - por Vindozo
·  iksilo - por Linukso
·  Iksisma Manifesto (proponas ĝeneralan uzon de la x-sistemo kiel esperanta ortografio)
·  "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio" (deklaro de la Akademio de Esperanto de la 21-a de Januaro 2007)br:Lizherenneg an esperanteg#Ar sistem X

ca:Convenció X de:Esperanto-Rechtschreibung#Das X-System en:Esperanto orthography#X-system es:Convención x fr:Alphabet de l'espéranto#Le système X pl:X system pt:Ortografia do esperanto#O Sistema X

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki