La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement
William Auld
220px
Dato de naskiĝo 6-a de novembro 1924
Loko de naskiĝo Erith, Kent
Dato de morto 11-a de septembro 2006
Loko de morto Dolaro, Britio
Nacieco skoto
William Auld
Dato de naskiĝo 6-a de novembro 1924
Dato de morto 11-a de septembro 2006
Sukcesis kiel poeto en Esperanto


William AULD (naskiĝis la 6-an de novembro 1924 en Erith[1], mortis la 11-an de septembro 2006 apud Dolaro) estis skota poeto en Esperanto.

Vivo[]

Profesie Auld estis instruisto pri angla literaturo kaj vicestro de liceo. Li loĝis en la skota urbeto Dolaro.

Malkovro de Esperanto[]

William Auld malkovris Esperanton dum sia 13-a jaro : tiam li estis skolto kaj estis la legado de skolta regularo en Esperanto kiu konigis al li la ekziston de tiu lingvo. Poste li ekzercis ĝin kun siaj amikoj John Francis kaj Reto Rossetti, kiuj kun John Dinwoodie, fariĝis kvaropo konata kiel la skota skolo de esperantlingva literaturo.

Li eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947.

Dua Monda Milito[]

De 1942 ĝis 1946, dungite en la brita flugarmeo, li partoprenis en la Dua Monda Milito, interalie kiel piloto. Lia milita sperto ege influis lian mondbildon. Unue li ekzercis en brita Rodezio (nun Zimbabvo) kaj en 1944, li estas unu el 50 kandidatoj por dungo kiel piloto ene de spiona aviadilo Spitfire. Ĝis la fino de la milito li spionadis kaj fotadis super Norda Afriko, Okcidenta Azio kaj Mezoriento, Grekio kaj Italio. Dum la fino de la milito, li laboris kelkatempe kiel provo-piloto por la aviadila armeo.

Verkoj[]

[[Dosiero:Verkistoj.jpg|thumb|right|Verkistoj en Antverpeno: Georges Lagrange, Tibor Sekelj, Aldo de' Giorgi, William Auld kaj eldonisto Bruĉjo Casini.]]

Li ekverkis dum li estis dungita de armeo. Post sia reiro en Skotio post la milito en 1947, li eldonis poemon tradukitan el angla en la dua eldono de la nova revuo Esperanto en Skotlando. Li verkis plurjare por tiu ĉi periodaĵo simpla sed kun historia graveco, ĉar ĝi ekestis forumo por novaj aŭtoroj.

Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. Esperanto en Skotlando (1949-1955), "Esperanto" de UEA (1955-1958, 1961-1962), Monda Kulturo (1962-1963), Norda Prismo (1968-1972), La Brita Esperantisto (1973-1999), Fonto (1980-1987). Kunlaboranto de Monato, kie li ĉefredaktis rubrikon ĝis 1998.

Plurajn poemarojn verkis li, interalie estas lia ĉefa poemo, La infana raso (1956). Li tradukis poemojn, ekzemple poemojn el La Hobito ĉar la historion tradukis Christopher Gledhill. Li verkis ankaŭ kursojn.


Li ekpublikigis siajn verkojn el la revuo Literatura Mondo tuj antaŭ ties ĉeso en 1949. Literatura Mondo, tiam la plej grava revuo pri esperanta literaturo, ekaperis en 1922, kaj post halto pro milito, ĝi reaperis dum du jaroj.

William Auld ekkonigis sin al internacia publiko en 1952, kiam publikiĝis la kolekto Kvaropo, pri kiu li kunlaboris kun John Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti. Tiu verko estis la komenco de la serio Stafeto, fondita de Juan Régulo Pérez en Kanarioj, kiu ekvilibrigis la mankon de la budapeŝta eldono Literatura Mondo.

Post la revuo Literatura Mondo, li kunlaboris en diversaj aliaj revuoj, interalie, de 1955 ĝis 1958 en Esperanto, la revuo de UEA, kaj poste inter 1962 kaj 1963 en Monda Kulturo, kaj ekde 1981 en la literatura magazino Fonto. Li partoprenis ankaŭ je la redaktado de la revuo Monato ekde ties kreo en 1979 ĝis 1998.

Kompilis bazan legoliston de originala esperantlingva literaturo.

Agadoj en esperanta mondo[]

thumb|220px|Kovrilpaĝo de Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj, 1978 Lia multnombra biblioteko de esperantlingva literaturo nun lokiĝas en Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li antaŭ sia morto donacis ĝin.

Laŭ propono de Manuel de Seabra en la jarkunveno 1998 de Esperantlingva Verkista Asocio, William Auld estis proponita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo: ekde 1999 ĝis la morto en 2006.

Li estis vicprezidanto de UEA (1977-1980), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1979-1983) kaj honora prezidanto de Esperanta PEN-Centro. Honora membro de UEA.

Distingoj[]

En 2000 William Auld estis honorigita per FAME-premio.

Listo de verkoj[]

Poemaroj[]

  • Spiro de l' pasio (parto de la pluraŭtora poemaro "Kvaropo" 1952)
  • La infana raso (1956)
  • Unufingraj melodioj (1960)
  • Humoroj (1969)
  • Rimleteroj (kun Marjorie Boulton, 1976)
  • El unu verda vivo (1978)
  • En barko senpilota (1987)
  • Unu el ni (1992)

Antologioj:

  • Angla antologio 1000-1800 (poezia redaktoro, 1957)
  • Esperanta antologio (Poemoj 1887-1957) (1958/1984)
  • 25 jaroj (poezia redaktoro, 1977)
  • Skota antologio (kunredaktoro, 1978)
  • Nova Esperanta Krestomatio (1991)
  • Plena poemaro: Eŭgeno Miĥalski (red. 1994)
  • Tempo fuĝas (1996)

Li editoris la poemaron Sub la signo de socia muzo (1987, eldonita en la Serio Stafeto de Flandra Esperanto-Ligo.)

Tradukaĵoj[]

el la angla[]

  • La balenodento , de Jack London (1952)
  • Epifanio , de Shakespeare (1977)
  • La urbo de terura nokto , de James Thomson (1977)
  • Don Johano, Kanto 1 , de George Byron (1979)
  • La robaioj de Omar Kajam , de Edward Fitzgerald (1980)
  • La sonetoj , de Shakespeare (1981)
  • Fenikso tro ofta , de Christopher FRY (1984)
  • Montara vilaĝo , de Chun-chan Je (1984)
  • La graveco de la Fideliĝo , de Oscar Wilde (1987)
  • La komedio de eraroj , de Shakespeare (kun Asen M. Simeonov, 1987)
  • Omaĝoj. Poemtradukoj (1987)
  • Gazaloj , de HAFEZ (1988)
  • Spartako , de Leslie Mitchell (1993)
  • La stratoj de Aŝkelono , de Harry Harrison (1994)
  • Teri-strato , de Douglas Dunn (1995)
  • La kunularo de l' ringo , de J.R.R.Tolkien (1995)
  • La du turegoj , de J.R.R. Tolkien (1995)
  • La reveno de la reĝo, de J.R.R. Tolkien (1997)
  • La ĉashundo de la Baskerviloj, de Arthur Conan Doyle (1998)
  • La hobito , de J.R.R. Tolkien (poemoj kaj kantoj; kun Christopher Gledhill, 2000)
  • Jurgen , de James Branch Cabell (2001)

el la skota[]

Kantoj, poemoj kaj satiroj, de Robert Burns (kun Reto Rossetti, 1977)

el la sveda[]

Aniaro, de Harry Martinson (kun Bertil Nilsson, 1979)

en la anglan el la ĉeĥa pere de Esperanto[]

Hearing the soul (Aŭdado de la animo), de Věra Ludíková

Kantaroj[]

  • Floroj sen kompar' (kun Margaret Hill, 1973)
  • Kantanta mia bird' (kun Margaret Hill, 1973)
  • Dum la noktoj (kun Margaret kaj David Hill, 1976)

Lernolibroj[]

thumb|200px|Kovrilpaĝo de Paŝoj al plena posedo; 2-a eldono, Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1974 thumb|200px|Kovrilpaĝo de Facetoj de Esperanto, Brita Esperanto-Asocio, 1976 thumb|200px|Kovrilpaĝo de Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto, 1979

Bibliografio[]

  • Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo (1996), kun E. Grimley Evans)

Esearoj[]

  • Facetoj de Esperanto (1976)
  • Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978)
  • Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979)
  • Vereco, distro, stilo (1981)
  • Kulturo kaj internacia lingvo (1986)
  • La fenomeno Esperanto (1988)
  • La skota lingvo, hodiaŭ kaj hieraŭ (1988)

Miksita[]

  • Pajleroj kaj stoploj : elektitaj prozaĵoj (1997)

Festlibro[]

Eksteraj ligiloj[]

Referencoj[]

left|Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de legindaj artikoloj.

Kategorio:Legindaj artikoloj


Kategorio:Esperantlingvaj poetoj Kategorio:Esperanto-verkistoj Kategorio:Britaj esperantistoj Kategorio:Honoraj membroj de UEA Kategorio:Esperantisto de la Jaro Kategorio:Historio de UEA Kategorio:Esperantologoj Kategorio:Interlingvistoj Kategorio:Artikoloj kun ligiloj al Monato-artikolo Kategorio:Naskiĝintoj en 1924 Kategorio:Mortintoj en 2006 Kategorio:FAME-premiitoj

ca:William Auld cs:William Auld de:William Auld en:William Auld es:William Auld fa:ویلیام الد fr:William Auld ga:William Auld it:William Auld ja:ウィリアム・オールド nl:William Auld no:William Auld ru:Олд, Уильям sv:William Auld uk:Ольд Біл

Advertisement