La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Kategorio:Esperanto

Kategorio:Enciklopedio de Esperanto

Kategorio:Enciklopedio de Esperanto V EdE-V

Vortkunmeto en E. En vortkunmetoj la ĉefa vorto staras en la fino (ĉefelemento); ĝi difinas la sencon de la vorto, kiun la antaŭe staranta elemento (flankelemento) nur klarigas, nuancigas. La ĉefelemento (ĈE) difinas ankaŭ la gramatikan vortkarakteron de la flankelemento (FE).

1. Substantiva ĈE substantivigas sian FE-on. Do: skribmaŝino estas skribomaŝino: maŝino de skribo (analizo de rilato: R); orĉeno estas: oro-ĉeno ĉeno el oro (analizo laŭ materialo: M); membroabonanto estas membro abonanto (analizo epiteta: E). Se la FE ne estas substantiva radike, ĝi substantiviĝas laŭ vortsenco: varmenergio: varmo-energio; belkulto: belokulto, voluptamo voluptoamo (amo de volupto). Do vortoj kiaj belknabino, bluokulo, ktp., ĉe kiuj la FE estus adjektiva, estas kontraŭaj al la spirito de la E-a vortkunmeto.

Tamen ekzistas kelkaj tiaj vortoj: sovaĝbesto, dikfingro, junedzo, etburĝo, ĝentilhomo. Ĉi tiuj parte imitas nacilingvajn formojn kaj estas kvazaŭ memstaraj radikvortoj, parte estiĝas per la refiksiĝo de kelkaj adjektivradikoj sovaĝ', et', jun', nov', sol' ktp.); ili estas lernendaj aparte.

2. Adjektiva ĈE same substantivigas sian FE-on, kaj rilatas al li per la prepozicio je; belriĉa: beloriĉa: riĉa je belo; drinkema: ema je drinko.

3. Verba ĈE faras el sia FE aŭ adverbon: bonfarti: bone farti ; aŭ (predikatan) adjektivon: ruĝigi: igi ruĝa; ŝtatigi: igi ŝtata.

Ĉi tiu fenomeno, nomata vortefiko, okazas same ĉe radikoj, sufiksoj kaj finaĵoj. Finaĵo a (adjektiva ĈE), se ĝi ne estas pleonasma, substantivigas sian FE: skriba estas skribo-a (rilata al skribo), ama estas amo-a, rilata al amo. Finaĵo i (verba ĈE) adverbiĝas: marteli: martele i: agi martele.

Ŝajnaj kontraŭdiroj estiĝas ĝuste per ĉi tiu okaza memstareco de la finaĵoj (v. Interelementa Rilato)

Krom la supre skizita rekta vortefiko, (iranta de dekstre al maldekstre) ekzistas ankaŭ vortefiko inversa (de maldekstre al dekstre). Ekzemple en la vorto miljaro la vorto mil postulas post si pluralon. Per tio evidentiĝas ke la finaĵo o ne povas rilati sole al la elemento jar, sed nur al ambaŭ elementoj (mil kaj jar) kune. La analizo do estos (mil jar)o aŭ ĉar mil nepre pluraligas, (mil jaroj)o: tempo de mil jaroj.

Same: en senforta la prepozicio sen postulas post si substantivon. Ĝi do memstarigas la finaĵon a, substantivigas la adjektivan radikon fort (sen forto)a. La analizo de grandkuraĝa (ĉar adjektivo postulas post si substantivon) estos (granda kuraĝo)a: karakterizita de granda kuraĝo.

La analizo de la kunmetitaj vortoj okazas tiel, ke unue ni provas la analizon laŭ la tri vortefik-reguloj (1, 2, aŭ 3). Se tiel ni ne havas senchavan rezulton, ni memstarigas la finaĵon, kaj rilatigas la du antaŭajn radikojn inter si, kiel duoblajn flankelementojn. Ĉe tio ni esploras ankaŭ, ĉu ne ekzistas inversa vortefiko. KALOCSAY

Noto de M. C. Butler. Mi ne konsentas la malpermeson uzi la formojn „belknabino“, „bluokulo“. Ili ŝajnas al mi tute bonaj.

Vastan pritrakton pri la Vortkunmeto oni trovos en mia Lingvo, Stilo,: Formo (1932). v. Vortfarado, Kategorisufiksoj.

Advertisement