Fandom

Esperanto

Vladimír Váňa

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Vladimír VÁŇA (naskiĝis la 17-an de februaro 1932) - mortis la 25-an de marto 2000) estis ĉeĥa esperantisto kaj filatelisto el Plzeň, tradukinto de la fama verko de Jaroslav Hašek, La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito.

Li estas konata precipe el Paŝoj al plena posedo de W. Auld kiel aŭtoro de la plej komika rakonto Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo (Paŝo 26). Li verkis ankaŭ aliajn rakontojn aprezitajn dum Belartaj Konkursoj: (Kiel mi eniris Parnason, Kisteho, Maljuna koro, Milita danco, La Fortuno, Kiel kondutas al ni kelkaj oficistoj, La konscienco). La rakontoj aperis libroforme en 2002 sub la nomo Rakontoj ne nur ŝercaj.

Grava parto de lia verkaro estas tradukoj. En 1965 eldonis Stafeto lian tradukon de tragedia novelo Romeo, Julieta kaj la tenebro de Jan Otčenášek kun antaŭparolo de Louis Aragon, verkita por tiu ĉi Esperantlingva eldono (vidu PIV, p. 1099: "Romeo, Julieta kaj la tenebro estas majstre tradukita").

Sian talenton li elprovis ankaŭ ĉe la ĉefverko de Jaroslav Hašek La aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito, kiu aperis fine de la jaro 2004 en la serio Oriento-Okcidento, eldonita de KAVA-PECH. Jam antaŭe estis la traduko publikigita elektronike en eLibrejo.

Kiel filatelisto li gajnis ofte medalojn kaj ĉefajn premiojn pro sia Esperanto-kolekto de poŝtmarkoj modele aranĝita, plej ofte en neesperantistaj filatelaj ekspozicioj (la lastan du semajnojn antaŭ la morto). Li verkis ankaŭ artikolojn pri modela aranĝado de filatelista ekspozicio.


VerkojEdit

  • Katalogo pri Esperanto-poŝtmarkoj (EKIK, 1967)
  • Rakontoj ne nur ŝercaj (2002)
  • Kiel krei filatelan ekspozaĺon je la temo Esperanto (1977)

TradukojEdit

Plie li tradukis plurajn rakontojn, kiuj aperis en gazetoj:

Eksteraj ligojEdit

·  eLibrejo
·  Verkoj de kaj pri Vladimír Vána en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeocs:Vladimír Váňa

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki