FANDOM


Dosiero:Wikipedia-logo-eo.png
Dosiero:WM2007 Day3 Session1203 ChuckSmith-2.jpg

La Vikipedio en Esperanto, parto de la Internacia Vikipedio, estas libera enciklopedio. Ĝi estis fondita je la 6-a de novembro 2001 de Chuck Smith.

Historio kaj statistikoEdit

En decembro 2001, Smith laboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2-a de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Unu jaron post fondiĝo ekzistis 51 vikipediistoj, dudek el ili "tre aktivaj" (pli ol cent redaktoj monate). Komune ili produktis 4.200 artikolojn.

En januaro 2008, la statistiko menciis entute 860 vikipedianojn, el ili 41 tre aktivaj, kiuj produktis komune 94.000 artikolojn. 76 % el la artikoloj havis pli ol duonan kilobajton, kio estas alta, sed ne treege. En junio 2008 la Vikipedio atingis la nombron de 100.000 artikoloj kaj havis lokon 20 inter la diversaj lingvoj.

Graveco por la lingvoEdit

La du plej gravaj enciklopediecaj verkoj en Esperanto traktas nur Esperanton: Enciklopedio de Esperanto (fakvortaro el 1934) kaj Esperanto en perspektivo (manlibro el 1974). Pri ceteraj temoj ekzistis kaj ekzistas multaj fakaj revuetoj kaj ankaŭ Scienca Revuo, sed ne enciklopedio. Tial Vikipedio estas la unua vera enciklopedio pri ĝeneralaj temoj en Esperanto kaj signifas grandan paŝon antaŭen por la Esperanto-komunumo.

Dosiero:2008-07-25 uk vp pavla dvorakova.JPG
Dosiero:2008-07-02 co informilo.JPG

Grava teksto-donaco konsistas el la Enciklopedio el 1934. Kelkaj libro-aŭtoroj permesis uzis preni tekstojn el konkreta libro, same la magazino Monato. Plejparte la tekstoj tamen estiĝas per tradukado el nacilingvaj vikipedioj kaj posta redaktado.

Esperanto-organizaĵoj ne kontribuas, sed subtenas Esperanto-Vikipedion diversmaniere, ekzemple disponigas ĉambrojn dum renkontiĝoj por informado kaj trejnado. Dum la UK 2008 en Roterdamo okazis du vikipediaj kunvenoj kaj prelego dum la Esperantologia Konferenco. UEA, EEU kaj E@I subtenis Esperanto-informilon.

Vidu ankaŭEdit

Eksteraj ligilojEdit

ar:ويكيبيديا الإسبرانتو

be:Вікіпедыя на мове эсперанта be-x-old:Вікіпэдыя на мове эспэранта ca:Viquipèdia en esperanto cs:Esperantská Wikipedie de:Wikipedia:Enzyklopädie/Esperanto-Wikipedia en:Esperanto Wikipedia es:Wikipedia en esperanto eu:Esperantozko Wikipedia fi:Wikipedia:Esperantonkielinen Wikipedia fr:Wikipédia en espéranto hu:Eszperantó Wikipédia id:Wikipedia bahasa Esperanto ja:エスペラント版ウィキペディア ko:에스페란토 위키백과 mk:Википедија на есперанто ms:Wikipedia Bahasa Esperanto nl:Esperanto Wikipedia pt:Wikipédia em esperanto ru:Википедия на эсперанто sh:Esperanto Wikipedija simple:Esperanto Wikipedia sr:Википедија на есперанту sv:Esperantospråkiga Wikipedia th:วิกิพีเดียภาษาเอสเปรันโต tr:Esperanto Vikipedi uk:Вікіпедія мовою есперанто zh:世界語維基百科

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki