Recent changes Random page
GAMING
more wikis
 
Gaming
Entertainment
Hobbies
Sports
Biggest wikis
see all...
See more...

Vikipediista diskuto:Esocom

El La malferma Esperanto-komunumo

Saltu al: navigado, serĉo

[redaktu] Chu „oklo“ taugas?

Chu vi konas la plej novan germanan vorton „sitt“? Ghi signifas: malsoifa, sattrinkinta. Estis interesa fenomeno, ke oni sentis mankon de la vorto sata rilate trinkadon kaj faris konkurson por inventi plej taugan esprimon. Ech la Duden-redakcio trovis ghin konvena por la lingvo kaj volas transpreni ghin en la Duden-vortaron, se ghi estos sufiche ofte uzata.

Ghis nun mi supozis, ke nur esperantistoj arogas al si publike proponi novajn terminojn. Nun ankau la germanoj, nekredeble! Almenau estis chi foje ne anglece sona vorto.

Tiu okazajho kuraghigas min pledi por la vorto oklo, kiun jam proponis Hermann Tautorat. Ghi estas lau mi pli tauga vorto ol okulvitroj: Kio estas la pluralo de okulvitroj? Mi trovas la solvon „paroj da okulvitroj“ monstra kaj kontrau la regula, senescepta sistemo pluraligi vorton almetante nur „j“ kaj ne „paroj da“ antau la vorto.

Chu estas blasfemo kontrau la kreinto de la Internacia Lingvo proponi anstatauadon de unu de liaj terminoj? Lau mi ne. Estas nur la demando, chu la germanoj ekuzos sitt kaj chu la esperantistoj akceptas la vorton oklo.

La diferencoj inter la estontecoj de ambau vortoj estas jenaj: En naciaj lingvoj la parolantoj ne estas tiom inklinaj kiel tiuj de la Internacia Lingvo. Kaj sitt estas vere artefarita. Chu tiuj, kiuj provas argumenti kontrau Esperanto per: „Esperanto ist doch diese Kunstsprache“ akceptos eron de artefariteco en sia lingvo? Chu tiu vorto entute necesas?

Oklo kontraue al tio ne estas tiom artefarita: pensu pri monoklo kaj binoklo. Se Zamenhof rederivis fraulo de fraulino (Fräulein), tiam estas lau mi sistemkonforme analoge agi pri oklo.

Esperanto estas genia kompromiso inter konstruiteco kaj adapteco al naciaj lingvoj. Lau mi la vorto okulvitroj estas troa koncedo al chi lasta. Kaj la vorto oklo ne estas tiom konstruita kiel sitt, tute en la limoj de la adaptsistemo de Esperanto. Mi certas: Zamenhof ne turnighos en sia tombo.

Restas nur la demando, chu la esperantistoj same konservative sin tenas en Esperanto kiel en la gepatra lingvo. Se ili akceptis la vortojn gejo kaj lesbo, kiun mi trovas superfluaj (samseksemul-in-o sufichas) kaj kontrausistemaj (provu imagi la derivajhojn gejino/lesbino!), kial la esperantistoj ne akceptu la vorton oklo?

Mi petas vin sincere: Uzu publike la proponitan, facile kompreneblan esprimon. Montru al la nacilingvanoj, ke en Esperantujo oni ja kreivas!