Fandom

Esperanto

Victor Sadler

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share
Victor Sadler
Victor Sadler en Biblioteko Hector Hodler, februaro 2004
Persona informo
Nomo Victor Sadler
Dato de naskiĝo 1937
Okupo
Aĝo 80
Victor Sadler (naskiĝis en 1937) estas brita esperantisto.

Li naskiĝis en 1937 en Britio; jam delonge li vivas en Nederlando.

Sadler kaj Esperanto Edit

Victor Sadler esperantistiĝis en 1951.

Post la doktoriĝo pri fonetiko en 1962, li dungiĝis fine de 1962 ĉe la Universala Esperanto-Asocio, en Roterdamo, por prizorgi la revuon Esperanto. Depost la brita epoko de UEA, li estis denove la unua redaktoro de Esperanto kiu laboris en la Centra Oficejo de UEA. Dum ĝia mallonga ekzisto, li redaktis ankaŭ Monda Kulturo, kaj li okupiĝis pri la Biblioteko Hector Hodler.

En 1968 Sadler fariĝis ankaŭ direktoro, kiel posteulo de Marianne H. Vermaas, por kiu la tasko fariĝintis troa. Ĝis 1970 helpis ĉe la redaktado Akiko Ŭusink-Nagata, kaj en 1974 definitive nova redaktoro, Simo Milojeviĉ, tranprenis la revuon Esperanto. Pro manko de KKS en tiu epoko, Sadler kunorganizis ankaŭ plurajn Universalajn Kongresojn. Cetere li instalis la komputilan sistemon de UEA, parte ankoraŭ nun uzatan. En 1983 li demisiis.

En 1968 Sadler ricevis la premion Arĝenta Sprono por la poemaro Memkritiko, kvankam en la enkonduko li asertis, ke ĝi estas manuskripto trovita de li en la biblioteko.

En 1986 oni elektis lin UEA-estrarano pri financoj, sed pro sankialoj li devis eksiĝi jam en marto 1987. Sadler estis ankaŭ ano de la Akademio de Esperanto.

Softvara laboro Edit

De 1985 ĝis 1990 Sadler laboris por la nederlanda softvar-kompanio BSO (nun Atos Origin), pri elektronika tradukado helpe de Esperanto. Partoprenis tie en la projekto de multlingva komputila tradukado DLT (Distribuita Lingva Tradukado), en kiu Esperanto ludis kernan rolon.en:Victor Sadler it:Victor Sadler

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki