FANDOM


Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas la plej granda internacia organizaĵo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 121 landoj (laŭ la Jarlibro de UEA de 2009) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Aldone al proksimume ses mil individuaj membroj, 70 landaj Esperanto-asocioj aliĝis en UEA (en aŭg., 2009), kun sume ĉ. 12.000 membroj. La nuna prezidanto de UEA estas Probal Dasgupta, elektita por la periodo 2007-2010.

StrukturoEdit

UEA havas kaj individuajn membrojn, kiuj registriĝas centre en Roterdamo, kaj aligitajn membrojn, kiuj estas la membroj de la aliĝintaj Landaj Asocioj.

La plej alta decidrajta organo estas la Komitato de UEA, kiu elektas la Estraron. En la Komitaton oni eniras je tri malsamaj vojoj:

  • Komitatano A: kiel reprezentanto elektita de aliĝinta Landa Asocio aŭ faka asocio, aŭ (tiu grupo estas la plej granda);
  • Komitatano B: kiel reprezentanto elektita de la Individuaj Membroj;
  • Komitatano C: la jamaj komitatanoj A kaj B rajtas alelekti certan nombron da pliaj komitatanoj.

Oficejoj Edit

Dosiero:Centra Oficejo de UEA.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Centra Oficejo de UEA

UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekzemple la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj (ekde 1977), kaj la Afrika Centro (ekde 2001). Nun nur historiaj estas la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980), la Grafika Centro Antverpeno kaj la Scienca Eldona Centro en Budapeŝto.

Junulara Sekcio Edit

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA, por membroj malpli ol 30-jaraj. TEJO havas propran strukturon kun Komitato kaj Estraro, sed dependas de la "patrina" organizaĵo UEA.

Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo.

Aktivecoj Edit

Universala Esperanto-Asocio celas, laŭ la Statuto el 1980, disvastigi la uzadon de Esperanto, agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj, plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj kaj "kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj". La ĉefaj konstantaj laboroj de UEA estas:

Ekonomia signifo por la lingva komunumo Edit

La plej multaj gazetoj[1] kaj renkontiĝoj en la Esperanto-komunumo estas organizataj de UEA aŭ de la Landaj Asocioj. UEA havas la plej grandan libroservon de la komunumo. Pli ol naŭdek procentoj de la organizitaj Esperanto-parolantoj estas membroj en UEA aŭ aliĝinta asocio.

Kompare al tio, neneŭtralaj asocioj kiel SAT havas preskaŭ marĝenan rolon kun malpli ol dek procentoj de la merkatoj. Neneŭtrala, en la senco ke ĝi publikigas ankaŭ kontribuojn el politika vidpunkto, tamen estas ankaŭ Monato, revuo eldonata de Flandra Esperanto-Ligo.

Rilatoj Edit

Dosiero:Landaj Asocioj de UEA.png

UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj.

Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizaĵoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio.

Historio Edit

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de UEA

Fine de 1907 Hector Hodler kaj aliaj esperantistoj komencis konstrui organizaĵon por antaŭenigi Esperanton pere de praktikaj servoj. La 28-an de aprilo 1908 ili konstatis sufiĉan subtenon por fondi "Universalan Esperanto-Asocion", kaj tiu tago estas nun konsiderata la naskiĝ-tago de UEA.

Grava disputo inter UEA kaj la naciaj societoj estis la demando, kiu reprezentu la movadon al ekstero kaj kiu pagu kaj decidu pri komunaj taskoj de la tuta movado. Post la Helsinko-sistemo de 1922 oni fine trovis en la Interkonsento de Kolonjo en 1933 jenan kompromison: UEA fariĝos la tegmento de la tuta neŭtrala movado, sed la plej multajn komitatanojn fakte sendis la aliĝintaj Landaj Asocioj.

Ĉar minoritato ĉirkaŭ eksprezidanto Eduard Stettler kaj eksdirektoro Hans Jakob estis elkore kontraŭ la kolonja kompromiso, okazis en 1936 Skismo en la Esperanto-movado: la plej multaj estroj, membroj kaj Landaj Asocioj forlasis UEA kaj transiris al nove fondita Internacia Esperanto-Ligo. La "resto" nomiĝis Ĝeneva UEA. En 1947 la Ĝeneva UEA kaj IEL kuniĝis al t.n. kunfandita UEA. La nuntempa UEA estas jure tiu nova UEA de 1947, la nuntempa Statuto de UEA registriĝis en 1980.

Membraro Edit

Pli detalajn informojn legu en la artikolo Membronombroj de UEA

Post la dua mondmilito UEA nomis la ĝistiamajn membrojn "Individuaj Membroj". Oni akceptis Landajn Asociojn kaj nomis ties membrojn "Aligitaj Membroj" (pere de la Landaj Asocioj). Dum 1949-1955 kaj poste, estis unue malpermesite kaj poste malfacile organizi Esperanto-asocion en la plej multaj landoj de orienta Eŭropo; iom post iom la orientaj asocioj fine rajtis aliĝi al UEA (la soveta en 1989). En la 1970aj povis aliĝi pluraj sudamerikaj Landaj Asocioj, en la 1980aj kaj 90aj komencis veni afrikaj.

La nombro de individuaj membroj variis en la centjara historio plej ofte inter kvinmil kaj okmil membroj, kun pintoj fine de la 1920aj jaroj kaj malpintoj precipe dum kaj post la du mondmilitoj. En la 1960aj ĝis 80aj jaroj UEA havis multe da aligitaj membroj el orienta Eŭropo; tiuj nombroj rapide malkreskis post 1989.

Vidu ankaŭ Edit

Citaĵo el EdEEdit


Notoj kaj referencoj Edit

  1. Laŭ la statistiko en artikolo de Aleksander Korĵenkov en la kongresa libro de la ĵurnalista kongreso en Vilnius 2008. La statistiko estas represita en artikolo de Alfred Schubert pri la ĵurnalista kongreso en Esperanto aktuell, proksimume n-o 3/2008, p. 4 - 5.

Eksteraj ligiloj Edit


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki