La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Torsten BENDIAS (naskiĝis la 5-an de junio 1964) estas germana esperantisto. Li estis la ĉefa aktivulo de la Esperanto-Junularo de GDR, kiun li rajtis reprezenti eĉ en la IJKoj en Zagrebo (1988) kaj Kerkrade (1989), kiam tiaj vojaĝoj por ordinaraj esperantistoj el GDR ne estis eblaj.

Post la unuiĝo de la Esperanto-Junularo de GDR kun Germana Esperanto-Junularo (GEJ), li fariĝis estrarano de GEJ pri eksteraj rilatoj.

Li verkis kelkcentpaĝan germanlingvan libron pri la historio de la junulara Esperanto-movado en GDR, kiu ĝis nun ne estas publikigita.

Bendias, Torsten Bendias, Torsten Kategorio:Esperanto-muziko

Advertisement