Fandom

Esperanto

Tibor Sekelj

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share
Tibor Sekelj
195px
jugoslava verkisto, juristo, esploristo kaj ĵurnalisto
(fotita en 1959)
Dato de naskiĝo 14-a de februaro 1912
Loko de naskiĝo Spišská Sobota, Slovakio, Aŭstrio-Hungario
Dato de morto 23-a de septembro 1988
Loko de morto Subotica, Jugoslavio

Tibor SEKELJ (naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota en Aŭstrio-Hungario; mortis la 23-an de septembro 1988 en Subotica, Vojvodino, Jugoslavio) estis jugoslava (kroata) ĵurnalisto, esploristo, verkisto kaj juristo. Li entreprenis ekspediciojn tra Sudameriko, Azio kaj Afriko. Apud la lingvoj hungara kaj kroata li interalie parolis ankaŭ la germanan, hispanan, anglan , francan kaj Esperanton. Li estis membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA.

BiografioEdit

La patro de Tibor Sekelj estis bestkuracisto kaj la familio translokiĝis tre ofte. Malmultajn monatojn post la naskiĝo de Tibor ĝi ekloĝis en Cenei en la nuna Rumanio, poste en 1922 en Kikinda (Кикинда), Serbio, Jugoslavio. Tie li finis bazan lernejon antaŭ la familio transloĝiĝis al Nikšić (Никшић), Montenegro, kie li finis gimnazion. Jam en la mezlernejo li ekŝatis montgrimpadon kaj piedirante li transiris la tutan Montenegron.

Poste li laboris kiel ĵurnalisto en Zagrebo kaj en 1939 li vojaĝis al Argentino, por raporti pri jugoslavaj elmigrintoj, sed restis tie dum 15 jaroj kiel ĵurnalisto kaj esploristo. En 1944 li surgrimpis Akonkagvon, la plej altan monton de Ameriko.

La sekvanta esplorado estis direktita al ne sufiĉe konataj regionoj en la brazilaj praarbaroj. Tio okazis en 1948 kaj 1949. En tiu vojaĝo li trafis la kanibalan tribon de la Tuparioj, kun kiu li vivis 4 monatojn.

Paralele kun esploradoj, Sekelj sin okupis pri arkeologio kaj antropologio. En Gvatemalo li pristudis la civilizacion de la Majaoj en Meksikio kaj de la Inkaoj en Peruo. Li malkovris antikvan urbon, surbaze de legendoj pri ĝi, kiun konstruis malpli civilizitaj indianoj. Kiam li iris al Amazono, profitante pli fruan sperton, li sukcesis kun ekspedicio transiri la Riveron de Morto kaj trairis la teritorion de la batalema gento Ŝavano kaj kolektis multe da utilaj geografiaj datumoj pri tiu regiono.

En 1954 li revenis al Jugoslavio; tamen li daŭre multe vojaĝis. En marto 1962 li startis al unujara vojaĝo tra Afriko. Li suprenrampis la Kilimanĝaron, la plej altan pinton de Afriko.

Dum sia vivo li okupiĝis pri diversaj agadoj. Li estis esploristo, verkisto, arkeologo, pentristo, skulptisto, reĝisoro kaj ĵurnalisto. Li uzis dudek lingvojn, el kiuj dek li bone parolis.

Ekde 1972 li vivis en Subotica (Vojvodino), kie li estis ĝis sia vivofino direktoro de muzeo.

Lia edzino estis Erzsébet Sekelj.

Verkoj Edit

Dosiero:Verkistoj.jpg

VojaĝpriskribojEdit

La verkoj de Tibor Sekelj entenas interesajn observojn pri moroj, artoj, etnografio kaj estas tradukitaj ankaŭ en plurajn naciajn lingvojn.

Dosiero:2009 0405Libro0003.JPG

Libroj pri Esperanto Edit

  • La importancia del idioma internacional en la educacion para un mundo mejor, Meksikurbo: Meksika Esperanto-Federacio, 1953, 13 paĝoj.
  • The international language Esperanto, common language for Africa, common language for the world, el Esperanto al la angla tradukis John Christopher Wells, Roterdamo: UEA, 1962, 11 paĝoj.
  • Le problème linguistique au sein du mouvement des pays non alignés et la possibilité de le resoudre, Roterdamo: UEA, 1981, 16 paĝoj (= Esperanto-dokumentoj 10).
    • La lingva problemo de la Movado de Nealiancitaj Landoj - kaj gia ebla solvo, Roterdamo: UEA, 1981, 12 paĝoj (= Esperanto-dokumentoj 13).

Lernolibroj Edit

  • La trovita feliĉo, novelo legebla por kursfinintoj, Bonaero: Progreso, 1945.
  • kun Antonije Sekelj: Kurso de Esperanto, laŭ aŭdvida struktura metodo, 1960, 48 paĝoj.
  • kun Antonije Sekelj: Dopisni tečaj Esperanta, Belgrado: Serba Esperanto-Ligo, 1960, 63 paĝoj.

Etnografia libro Edit

Vojaĝante tra Sudameriko, Afriko, Azio, Aŭstralio kaj Oceanio li kreis abundan etnografian kolekton, kiun li donacis al la Etnografia muzeo de Zagrebo.

Pri lia verko kiel etnografo, ne forgesinde estas

kie li prezentas tradukojn de registraĵoj kiujn li surbendigis dum siaj vojaĝoj. Tiu verko elstaras el la kutima t.n. esperanta movado kaj vere tuŝas ian mondan kulturon.

Vortaro Edit

Tibor Sekelj kunlaboris en la redakto de 20-lingva muzeologia vortaro Dictionarium Museologicum, kiu aperis en 1986.

Eksteraj ligoj Edit

·  Pliaj informoj pri Tibor Sekelj esperante
·  Verkoj de kaj pri Tibor Sekelj en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo germane, angleca:Tibor Sekelj

cs:Tibor Sekelj cy:Tibor Sekelj de:Tibor Sekelj el:Τιμπόρ Σέκελι en:Tibor Sekelj es:Tibor Sekelj fi:Tibor Sekelj fr:Tibor Sekelj he:טיבור סקלי hu:Székely Tibor id:Tibor Sekelj it:Tibor Sekelj ja:チボル・セケリ pt:Tibor Sekelj ru:Секель, Тибор simple:Tibor Sekelj sv:Tibor Sekelj tl:Tibor Sekelj yi:טיבאר סעקעלי zh:蒂博尔·塞凯伊

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki