La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Stanislav Stejskal (1887 - mortis la 27-an de decembro 1929) estis ĉeĥa esperantisto, gimn. prof., redaktis Auroron (1920-1929), laboris do por blinduloj (fondinto de SOĈNE) kaj ankaŭ por skoltoj.

Stanislav Stejskal, protesoro, la meritplena laborinto en internacia organizo de blinduloj, mortis nur 42-jara. Li estis depost jaro 1915 profesoro de la franca kaj germana lingvoj ĉe reallernejoj en Praha kaj akiris ĝeneralan ŝaton pro siaj spirita nobleco, precizeco, fidindeco, bonkoreco kaj afableco.

Krom instruista profesio li dediĉis sian grandan energion kaj laboremon por helpado al la blinduloj. Li instruis al ili esperanton, instruis ilin legi, klopodis por doni al ili taŭgajn tekstojn legotajn, organizis ilin enlade eĉ internacie. Per tio li fariĝis en blindula skribado fakulo, kian oni malofte renkontas.

En 1920 estis laŭ lia iniciato fondita esperanta dumonata gazeto por ĉeĥoslovakiaj blinduloj Aŭroro, presita en Brajla punktskribo, kiun li redaktis ĝis sia morto. En 1922 li fondis Societon de ĉeĥoslovakaj nevidantaj esperantistoj (SOĈNE). Kiel fakulo en blindula preso li ofte kontaktis kun ministerio de instruado. Per dekreto el la 31-an de aŭgusto 1922 li ricevis "laŭdan mencion pro fervora kaj senprofita porblindula zorgado, precipe pro plibonigado de la neviduloj per ebligo de nobla legado." Kiel fakula spertulo de la blindula preso li estis en 1922 nomita estro de kursoj pri edukado de blinduloj kaj reprezentanto de la ministerio en la II-a kongreso de blinduloj kaj XV-a kongreso esp-ista en Helsinki, en 1923 en ambaŭ konresoj en Nürnberg.

En 1925 li estis rekompencita pro sia partopreno en enketoj pri starigo de simboloj en ĉeĥoslovaka blindula skribado. En 1927 li reprezentis ministerion en la VI. blindula kongreso en Danzig, en 1929 li kondukis ekskurson de ĉsl. blinduloj en Jugoslavion. - Plenaj de laboro estis liaj tagoj.



Kategorio:Esperantistoj Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S S S

Advertisement