Fandom

Esperanto

Stanislav Schulhof

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Stanislav SCHULHOF [ŝulhof] (naskiĝis la 12-an de novembro 1864 en Lipka; mortis la 18-an de aŭgusto 1919 en Pardubice) estis ĉeĥa esperantisto kaj dentkuracisto en Pardubice.

Entuziasma pioniro de Esperanta movado en Ĉeĥio, fondinto de Esperanto-klubo en orientbohemia urbo Pardubice, kun siaj same patriotaj geamikoj portanto de riĉa kultura vivo en tiu urbo, ĵurnalisto, verkisto, dramisto. Li estas konsiderata kiel la unua Esperanta lirika poeto

Biografio Edit

Li naskiĝis la 12-an de novembro 1864 en malgranda vilaĝo Lipka en regiono Pardubice, en familio de Františka kaj Abraham Schulhof, kiel la dua el ok gefratoj. La patro estis vendisto de harretoj, kiujn li eksportis ĉefe en Usonon. La familio translokiĝis en Usonon lasinte en Ĉeĥio du adoleskajn filojn Leopold kaj Stanislav. Subtenata de sia frato Stanislav abiturientis universitaton, nome medicinon ĝeneralan kaj poste ankoraŭ specialan dentan. Sekve li praktikis dentkuracadon en Pardubice. Edziĝinte kun Hermina li havis tri infanojn. Dr-o Stanislav Schulhof mortis en Pardubice la 18-an de aŭgusto 1919.


Verkaro Edit

La ĉefaj esperantaj originaj poemaroj de d-ro Schulhof , ĝenerale tre aprecataj, aperis en jaroj 1911-12. La unua, nome "Per espero al despero", dediĉita al memoro de la gepatroj, estas plena de sopiro, firma kredo kaj espero, ke verda stelo venkos. La dua poemkolekto "Kion la vivo alportis", estas dediĉita memore al ĉeĥa kaj internacia proponinto de facila artefarita pontlingvo Jan Amos Komenský (Comenius). La tria poemaro nomiĝas "Aŭtunaj floroj" kaj estas dediĉita al aŭtoro de la lingvo Esperanto L.L. Zamenhof, admiras sorĉan forton, potencon kaj ĉarmon de la E-lingvo. Ĉiuj poemoj de la aŭtoro estas plaĉaj kaj bone deklameblaj. De tempo de sia ekesto ĝis nun ili pruvas kapablon de Esperanto servi kiel pontlingvo por tuta Eŭropo kaj mondo. Nur post morto de la poeto aperis la jaro 1920 libreto "Bohemiaj grenatoj“, elstaraj tradukoj de 30 poemoj de 16 ĉeĥaj poetoj (Vrchlický, Březina, Bezruč, Klášterský, Neruda, Borovský, Machar kaj aliaj). Krom poemoj li publikigis ankaŭ multajn propagandajn artikolojn. Kun fiero, la Klubo de Esperantistoj Dr-o Schulhof en Pardubice portas la nomon de sia fondinto (1909) kaj fama E-poeto.

Referencoj Edit

„Konstanta evoluo kaj pliperfektiĝo. Prezentas sin homo, kiu simple kaj sincere rakontas al ni siajn sentojn kaj kies sentoj estas indaj por rakonti.“ (Kopar, LM.,1922, p: 39).

Bibliografio Edit

Jarmila Rýznarová: Dr. Stanislav Schulhof 1994 Asocio de Esperantistoj Handikapuloj Pardubice p: 12


Eksteraj ligilojEdit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki