FANDOM


35px SEFT
Simbolo 130px
Nomo Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro resp.
Somera Esperantista Familia/Feria Tendaro
Regiono Germanio/Brandenburgio ĉe la landlimo al
Meklenburgio-Antaŭpomerio
Periodo Dum la someraj ferioj en julio/aŭgusto
Organizanto Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio
(LAMA) de GEA, diversaj volontuloj
Ekzistas ekde 1978
Celgrupo familioj kaj unuopuloj inter 0 kaj 180 jaroj
Informa retpaĝo informa paĝo pri SEFT en Esperanto
Fota retpaĝo SEFT 2005 fotopaĝo,

SEFT 2007 fotopaĝo

Dosiero:Kafoklaĉo2005.jpg
Dosiero:Fabelhoro2005.jpg

Somera Esperanto-Familia/Feria TendaroSomera Esperantista Familia/Feria Tendaro (mallonge SEFT, en 1978 sekreta esperantista fiŝhokista tendaro, poste Somera Esperantista Familia Tendaro, ekde 1996 kun la nuna nomo) estas Esperantorenkontiĝo en nordorienta Germanio, kiu okazas ĉiujare dum unu semajno.

Nomo de la aranĝoEdit

Nur en la jaro 1978 la mallongigo SEFT estis uzita por "sekreta esperantista fiŝhokista tendaro". Poste la organizantoj ŝanĝis tion, por eviti problemojn kun la GDR-aŭtoritatuloj.

La kronikoj el la jaroj 2002 kaj 1998 kaj la raportoj enhavas la formon: "Somera Esperantista Familia/Feria Tendaro", dum ke la retpaĝaro kaj la tiea invitilo difinas jene: "Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro".

Pri SEFTEdit

En la lastaj jaroj la nombro de partoprenantoj estis pli ol 70, kelkfoje eĉ pli ol 100.

Dum la aranĝo okazas esperantokurso kaj diversaj ekskursoj en la ĉirkaŭaĵon. La tendaro "Zeltplatz am Dreetzsee" (esperante: Tendaro ĉe Dreclago, koordinatoj estas 53°16′59″N 13°25′58″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 53.28306 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">53.28306, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *Koordinatoj: 53°16′59″N 13°25′58″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 53.28306 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">53.28306, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *[1]) situas meze en arbaro apud la vilaĝo Thomsdorf (ĝiaj koordinatoj 53°16′58″N 13°27′43″O / 53.282766, 13.461943) en nordorienta Brandenburgio tuj ĉe la landlimo al Meklenburgio-Antaŭpomerio. La du puraj lagoj apartenas al Meklenburgio-Antaŭpomerio.

En 1998 kaj 2002 aperis kronikoj pri ĉiu tiu aranĝo okaze de 20-jara kaj 25-jara jubileoj.

La aranĝo estis en 2007 menciita en la 24-a podkasto de Varsovia Vento, kiu aperis la 8-an de julio 2007. La elsendo daŭris iom pli ol 45 minutojn kaj la informeto pri SEFT aperis ĉe 11:56 minutoj.

La jubilea, 30-a SEFT en 2007 okazis de la 21-a ĝis la 28-a de julio 2007[2].

La 31-a SEFT en 2008 okazis de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2008[3] kun iom pli ol 60 partoprenantoj.

La 32-a SEFT en 2009 okazis de la 8-a ĝis 16-a de aŭgusto 2009 sur la sama tendejo[4].

La 33-a SEFT en 2010 okazos de la 24a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2010 sur la sama tendejo[5].

SEFT estas ĉiam menciata en unu el la regionaj gazetoj, kiel ekz. en "Templiner Zeitung" kaj "Neubrandenburger Zeitung" en 2002. Krome ĝi estas celo por unutaga ekskurso de la Esperanto-Societo Neubrandenburg.

La komencoEdit

Dosiero:Unua logo de SEFT1978.jpg
Dosiero:Unua foto de SEFT1979.jpg

En la jaro 1978 renkontiĝis malgranda grupo de 13 Esperantistoj el GDR kaj Hungario. Pro la granda sukceso de tiu eksperimento la partoprenantoj decidis alvoki la naturamikojn en la jaro 1979 por organizi samspecan tendaron. La unua nomo estis "sekreta e-fiŝhokista tendaro". Por ne havi problemojn kun la sekreta servo oni decidis ŝanĝi la nomon. Jam la dua SEFT havis la novan nomon "Somera Esperantista Familia Tendaro" kaj partoprenis 31 personoj el 3 landoj.

Dosiero:Nova logo de SEFT.jpg
Dosiero:SEFT-Kafoklaĉo2007.jpg

SEFT ricevas iom post iom tradiciajn programpunktojn kiel la vesperan kaldronsupon, fabelhoron por la infanoj aŭ ekskursojn per aŭtokaravano. Post la turniĝo en Germanio SEFT ankaŭ iomete ŝanĝiĝis. Multaj uzis la feriadon por viziti la mondon (la nombro de partoprenantoj falis de ĉirkaŭ 70 al malpli ol 30!!!) Ekde la jaro 1994 denove kreskis la nombro al 50 kaj pli. La kaldrona supo malaperis ĉar la homoj nun ne volis esti okupataj la tutan tagon por aranĝi la supon. La fabelhoro travivis ĝis nun. Ankaŭ la Kaldronsupo revenis, sed nun ne ĉiutage sed unufoje. La Bivakfajro ankaŭ revenis. La plej granda aventuro estas, ke la infanoj de la komencaj jaroj nun estas gepatroj kaj ankoraŭ venas ĉiun jaron. Ankaŭ estas tradiciaj gastoj el Apeldoorn / Nederlando, kiuj jam kontinue venas preskaŭ 20 jarojn (grandan dankon pro tio).

Kutimaj programerojEdit

  • ekskursoj en la ĉirkaŭaĵon per piedo, biciklo, boato aŭ malofte aŭto
  • esperantokurseto
  • vesperaj fabelhoroj kun lumbildoj
  • bivakfajro kaj/aŭ kradrosta vespero ĉe la Dreclago (germane Dreetzsee)
  • komuna adiaŭa vespero

Famaj gastojEdit

En la jaroj 1981 kaj 1997 ĉeestis la aranĝon la lingvisto kaj esperantologo Detlev Blanke. En 1997 li prelegis kun sia edzino Wera Blanke pri la historio de la esperantomovado en GDR.

En 2002 ĉeestis la aranĝon la esperantistino Ino Kolbe, kiu tiam havis 88 jarojn. (Laŭ la kroniko el 2002 sur paĝoj 187, 191 kaj 191b)

En 2003 ĉeestis la aranĝon dum kelkaj horoj kaj unu tranoktado la polaj esperantistoj Roman Dobrzyński kaj Eduard Kozyra.[6]

La partoprenantaroEdit

Dosiero:SEFT-statistiko-1978-2008.jpg
Dosiero:Ŝlimbaninta SEFT-ano.jpg

La nombro de la partoprenantoj tre variis de jaro al jaro. La informoj pri tio estas preskaŭ kompletaj, ĉar nur mankas datoj pri la jaro 2003. Sed tamen povas esti, ke la informoj parte ne estas tute ĝustaj, ĉar kelkfoje ĉeestis partoprenantoj, kiuj forgesis enskribi sin en la adresaron kaj tial ne kunnombriĝis.

La ĉiapuda grafiko ankaŭ informas pri la nombro de la landoj, el kiuj venis la SEFTanoj.

La plej longan distancon de sia hejmlando trapasis en la jaro 2005 post partopreno ĉe la tiama UK en la litova ĉefurbo Vilno 3 Aŭstralianoj.

La plej junaj partoprenantoj de SEFT en 1981 kaj 1992 estis beboj, kiuj havis aĝon de kelkaj tagoj. La plej maljuna partoprenantino en 2002 estis Ino Kolbe kun tiamaj 88 jaroj.

Ankaŭ en 2008 ĉeestis bebino, kiu havis aĝon de kelkaj semajnoj.


NotojEdit

FontojEdit

  • Werner Pfennig, Eckardt Raabe: Kroniko 25 jaroj SEFT, 239 paĝoj, 2002
  • Werner Pfennig, Eckardt Raabe, Thomas Raabe: Kroniko Somera Esperantista Familia Tendaro, 158 paĝoj, 1998

GazetaroEdit

  • germane "Nächstes Jahr heißt es wieder 'Saluton'!" en "Templiner Zeitung" de la 1a de aŭgusto 2001
  • germane "Traditionelles Zeltlager der Esperantisten" en "Neubrandenburger Zeitung" de la 9a de julio 2002
  • germane "Internationales Zeltlager auf Thomsdorfer Campingplatz" en "AnzeigenKurier" de la 17a de julio 2002, paĝo 2
  • germane "Esperantisten zieht's gern nach Thomsdorf" en "Templiner Zeitung" de la 27a resp. 28a de julio 2002
  • germane "Plansprachen-Intermezzo auf Campingplatz" en "Templiner Zeitung" de la 3a de aŭgusto 2004

Eksteraj ligilojEdit


Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki