Fandom

Esperanto

Saxton Payson

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Saxton PAYSON (naskiĝis la 26-an de septembro 1842 en Groton de Massachusetts - mortis la 22-an de septembro 1932) estis usona esperantista verkisto kaj tradukisto.

En sia juneco operkantisto, ekde 1882 fabrikisto de pianoj, ekde 1906 prezidanto de pianofabrika kompanio.

Esperanton li eklernis en la jaro 1910, ekde 1919 aperas liaj tradukoj. Inter la jaroj 1918-1921 li laboris kiel prezidanto de EANA, poste estis proklamita ĝia honora prezidanto.

En la originalan literaturon de Esperanto li enskribiĝis kiel 87-jarulo per novelo Juneco kaj Amo, legendo pri amaventuroj de pentristo, priskribanta urbokvartalojn, markanalojn kaj sunsubiĝon en Venecio. Lia alia originala rakonto La fantoma edzino estas sentimentala rakonto parolanta pri homo, kiu tiom sopiris pri sia mortinta edzino, ke ŝi kvazaŭ revenis, kaj li mem sub ŝia gvido mortas kaj foriras en la regnon de feliĉo.

Pli multaj estas liaj tradukoj el la angla literaturo, precipe de Mabel Wagnalls, sed ankaŭ de Kirchner, Giesy, Moffet, Haggard kaj Roe. La rakonton Thais de Anatole France li esperantigis el angla traduko.

OriginalojEdit

TradukojEdit

  • La akrobato de Nia Sinjorino (miljara legendo, 1919)
  • Kirchner, Lula: Blanche, la virgulino de Lille (1919
  • Giesy, J. U.: Mimi (povídka o latinské čtvrti za války, 1920)
  • Anatole France: Thais (1921)
  • Wagnalls, Mabel: Miserere (muzika rakonto, 1921)
  • Wagnalls, Mabel: Palaco de danĝero (rakonto pri Madame la Pompadour, 1926)
  • Moffett, Cleveland: La karto mistera (1927)
  • Haggard, Henry Rider: Luno de Izrael (rakonto pri la eliro 1928 - tradukis kune kun Montagu C. Butler)
  • Roe, Vingie E.: Lando de arĝenta akvo (1931)
  • Wagnalls, Mabel: La rozujo ĉiumiljara
cs:Saxton Payson

en:Edward Saxton Payson

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki