La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

EdE-M

Samuel MEYER (mejer) (naskiĝis la 8-an de februaro en La Rochelle - mortis la 16-an de majo 1921 en La Rochelle) estis franca esperantisto, interpretisto kaj ŝipa makleristo.

Li esperantistiĝis en 1899, kaj tuj gvidis kurson en La Rochelle kaj faris paroladojn. Dum multaj jaroj kunlaboris en ,L' Esperantiste', batalis flanke de Beaufront, kaj poste penadis por deteni lin de la ida skismo. Komitatano de SFPE, prezidanto de la Sudokcidenta Federacio.

Li scipovis dekduon da lingvoj; lia stilo estis tre pura. Krom multaj artikoloj kaj propaganda broŝuro li postlasis multajn valorajn tradukojn: X. de Maistre; ,Vojaĝo interne de mia ĉambro‘, 1904; Molière: ,L' Avarulo‘, 1904. Beaumarchais: ,La Barbiro de Sevilla', 1909. De Hervilly: ,La Supujo', komedieto, 1909. Mérimée: ,Karmen', 1911. C. Wagner: ,Estu Homo‘, 1912. De Vigny: ,La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo‘, 1914. L. K. de 1905. L. BASTIEN.

Verkoj[]

  • Une langue internationale: pourquoi? comment? (Lingvo internacia: kial? kiel?, 1904)
  • Malserioza kaj senpripensa (1902)

Tradukoj[]

  • Pierre Augustin Caron de Beaumarchais: La barbiro de Sevilla aŭ la senefika antaŭzorgo
  • Xavier de Maistre: Vojaĝo interne de mia ĉambro (1904)
  • Prosper Mérimée: Karmen (1911)
  • Molière: L’ avarulo (1904)
  • Alfred de Vigny: La intervidiĝo (1913)
  • Charles Wagner: Estu homo! (1912)
  • Anna Wahlenberg : Du kapoj kaj unu ideo (1902)
  • Hervilly: La Supujo (1909)



MEYER, Samuel MEYER, Samuel

MEYER, Samuel

MEYER, Samuel

Advertisement