FANDOM


Dosiero:Rok-gazet-kovrilo.jpg

Rok-gazet’ estas esperanta muzik-magazino. Ĝi raportas pri muzikaj eventoj, recenzas novajn eldonaĵojn de esperantaj muzikistoj kaj ankaŭ pritraktas la muzikan terminologion. La revuo cetere ne nur dediĉas sin al rok-muziko: ankaŭ kanzonoj, klasikaĵoj, popolmuziko kaj aliaj trovas sian lokon en la rubriko “Malrokmuziko”. Ankaŭ ne-esperantista muziko estas traktita en la revuo. Speciale kiam temas pri artistoj, kiuj kantas en malgrandskale disvastiĝinta lingvo.

Rok-gazet' estas eldonata ekde 1990 en Donneville, Francio. Ĝi havas neregulan aperritmon. La lasta numero aperis en 2001.

Konforme al sia juneca celgrupo la redakcio de Rok-gazet' ofte uzas slangecan lingvostilon. La vorto kompaktdisko en la rok-gazeta lingvaĵo ŝrumpas al ko-disko, el Esperanto fariĝas espo kaj Esperanta rokmuziko mallongiĝas al esprokmuziko.

Eksteraj ligojEdit

indekso pri numeroj 0 ĝis 7fr:ROK-gazet'

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki