FANDOM


35px REF
Nomo Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj
Regiono Eŭropo
Periodo somero
Organizanto diversaj
Ekzistas ekde 1978
Celgrupo familioj
Informa retpaĝo Esperantistaj familioj
Fota retpaĝo REF 2005

Renkont(iĝ)o de Esperantistaj Familioj aŭ mallonge REF estas tradicia ĉiujara renkontiĝo de Esperantaj familioj kun infanoj, kiuj aktive aŭ pasive uzas Esperanton en la familia vivo.

La ĉefa ideo de REF estas, ke ĝi estas komuna aranĝo de ĉiuj familioj, por ĉiuj kune. En la kreado kaj realigo de la programo tial aktive partoprenas ĉiuj gepatroj. Tio montriĝas ne nur en la preparado de la programeroj mem, sed ankaŭ en neformala, persona komunikado kun infanoj de aliaj gepatroj. Tiel la infanoj unuflanke aŭdas kaj spertas alian lingvaĵon ol la gepatran kaj aliflanke sentas sin kvazaŭ en parenca medio kun multaj onkloj kaj onklinoj.

En 2009 okazis la 31-a renkontiĝo.

2009Edit

La REF 2009 okazis de la 3a ĝis la 15a de aŭgusto 2009 en la hungarlingva vilaĝo Mali Idjoŝ en Vojvodino en Serbio. Jen la hejmpaĝo de la |Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF) 2009.

2008Edit

La REF 2008 okazis denove en la kastelo Grezijono. Ĝis estis organizita de Bert Schumann.

2007Edit

La REF 2007 okazis inter 22.7. kaj 4.8.2007 en Nagyvisnyó en orienta Hungario, por esti geografie pli facile atingebla ankaŭ por event. novaj E-familioj el orienta kaj sudorienta Eŭropo.

2006Edit

La 28-a renkontiĝo okazis inter la 15-a kaj 29-a de julio en Pilský Mlýn apud Sedlice (Ĉeĥio, Sudbohemia regiono). Ĝin partoprenis entute 86 personoj (inter ili pli ol 40 ĉiuaĝaj infanoj) el 11 landoj de Eŭropo (15 kompletaj familioj, 6 duonfamilioj, 1 paro kaj 4 unuopuloj alfabetvicorde el Belgio, Britio, Ĉeĥio, Danlando, Hungario, Francio, Germanio, Kroatio, Norvegio, Pollando kaj Svislando).

AktivecojEdit

Post ĉiutaga antaŭtagmeza kantado okazadis manlaboraj kursetoj - produktado kaj ornamado de papero, dratado, origamio, kirigamio, ornamado de T-ĉemizoj, konstruado de kasteloj el kartono ktp. Pro granda sukceso jam la trian jaron denove okazis ornamado de marcipankuketoj, kiujn infanoj tuj post la ekspozicieto povis mem formanĝi aŭ donaci.

Malgrandaj infanoj povis ĝui en sia ludĉambro plurfoje posttagmanĝan fabellegadon kaj vesperan fabelprojekciadon (plej furoris famaj ĉeĥaj filmetoj pri "Talpeto", sukceson havis ankaŭ tutvespera filmfabelo "Lotrando kaj Zubejda", kiun esperante komplete subtitoligis membroj de Ĉeĥa esperanto-Junularo.

Pluraj knabinoj partoprenis en la Fabela ateliero, en kiu ili mem elpensis, enkomputiligis kaj eĉ surscenigis propran fabelon; kelkaj aliaj infanoj ekz. mem kreis siajn proprajn ilustritajn libretojn en Esperanto.

Krom populara ŝak- kaj tablotenisa turniro, banado kaj remado en apuda fiŝlago, instruado de sudoku, netradiciaj olimpikoj kaj futbala matĉo infanoj kontraŭ gepatroj oni multe ĝuis ankaŭ t.n. homan futbalon, dum kiu oni ne ludis kun pilko, sed la golo estis atribuita, se iu ludanto sukcesis netuŝite trakuri la golejon. Ne mankis ankaŭ diversaj travivaĵludoj en la naturo, nokta kuraĝludo, dum kiu la infanoj vizitis la arbaran spiriton en lia kabanaĉo kaj dum kies preparado bone amuziĝis ankaŭ la plenkreskuloj ktp.

Vespere oni lernis komune danci diversajn popolajn kaj latinamerikajn dancojn (plejparte kun vive ludata muziko), ĝuis teatraĵetojn, preparitajn de la partoprenantoj mem, rostis bongustaĵojn sur la bivakfajro, spektis E-filmojn, vojaĝprezenton pri Islando, sed ankaŭ simple kartludis aŭ babilis sub stelbrila nokta ĉielo ....

EkskursojEdit

Ankaŭ la karaktero de la ekskursoj estis laŭeble adaptita al bezonoj kaj interesoj de infanoj: ekz. dum la vizito de la proksima urbo Písek ne okazis kutima promenado kun ĉiĉerono, sed kreiĝintaj grupetoj trairis mem laŭ la priskribo kaj mapo la itineron kaj solvis taskojn de la urba serĉludo. Same en la bestoĝardeno la infanoj devis pli atente rigardi, ĉar ilia premiota tasko estis trovi, kiu el la dek fotitaj bestoj en la bestoĝardeno tute ne troviĝas ....

Unu el ĉi-jaraj REF-novaĵoj, preparitaj de la lokaj organizantoj, estis granda ludo, daŭranta dum la tuta aranĝo, dum kiu la infanoj helpis resanigi fabelan,Esperante-parolantan karpon Jakobon, loĝantan en la apuda fiŝlago, per siaj agoj kolektante monon por la mirakla kuracakvo. Krome pro aktiva partopreno en unuopaj programeroj ili ricevis de la karpo fabelan monon, kiun ili povis la lastan tagon uzi dum aĉetado en porinfanaj butikoj kun diversaj bongustaĵoj kaj ludiloj.

MuzikumadoEdit

Sendube nelastvice jam tradicia parto de REFoj estas komuna muzikludado - la muzikemaj partoprenantoj (plenkreskuloj kune kun la infanoj) ĉi-jare per komunaj fortoj i.a. okazigis eĉ du koncertojn, unu pri renesanca muziko en la kasteleto Kratochvíle, kaj unu diversstilan publikan koncerton en la urbo Písek.

OrganizintojEdit

Organizinta familio estas Pavla kaj Vladimir Dvorak el Písek. La retpaĝon de REF 2006 eblas vidi en http://www.ref.esperanto.cz

2005Edit

En 2005 13 - 23-a de julio okazas REF en la feriejo "Stanica Wodna" ĉe la lago "Mokre", Mazurio, norda Pollando.

Informoj: PHU Stanica Wodna S.C., Ośrodek Sportowo - Turystyczny, Cierzpięty, PL-11-710 Piecki, Pollando

2004Edit

En 2004, inter la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 2004 okazis en Mali Idjoš, aŭtonoma provinco en Serbio, la 26-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. Partprenis ĝin 92 familianoj, el kiuj 51 infanoj el 10 landoj. Okazis du interesaj ekskursoj al Subotica kaj al la lago Palič, kie troviĝas alloga zooĝardeno.

La ĉiutaga gazeto Dnevnik aperigis la 15-an de aŭgusto preskaŭ tutpaĝan artikolon pri REF kun la titolo Parolu Esperanton por ke ĉiu komprenu vin. Por la renkontiĝo estis farita bela kolora afiŝo.

2003Edit

Inter la 5-a kaj 12-a de julio, la renkontiĝo okazis en Kastelo Grezijono en Francio. Retpaĝaro de REF 2003.

Eksteraj ligilojEdit

nl:REF

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki