FANDOM


Renato Corsetti
200px
Dato de naskiĝo 29-an de marto 1941
Loko de naskiĝo 20px Romo, Itala reĝlando
Nacieco italo

Renato CORSETTI (naskiĝis la 29-an de marto 1941 en Romo) estas itala esperantisto kaj lingvisto, eksa prezidanto de UEA (ĝis 2007). Dum la Itala Kongreso de Esperanto okazinta komence de septembro 2007 li estis elektita prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio.

Vivo Edit

Post studadoj en la universitato (en la fakoj ekonomio, entreprena organizado kaj poste sociolingvistiko kaj psikolingvistiko), li laboris dum multaj jaroj kiel bank-direktoro en Italio. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, li laboris kiel helpanto kaj poste profesoro pri Psikopedagogio de Lingvo kaj Komunikado en la Universitato de Romo.

Nuntempe li loĝas en Italio kun edzino (ankaŭ esperantisto) Anna Löwenstein kaj du filoj, ambaŭ denaskaj esperantistoj.

EsperantoEdit

Li estas Esperantisto de la mezo de la 1960-aj jaroj. Li havis multajn postenojn en la movado, estis interalie prezidanto de TEJO kaj prezidanto de la itala landa asocio de UEA. En la UEA-Estraro li deĵoris de 1980 ĝis 1986 kaj 1998 ĝis 2007, la lastajn ses jarojn kiel prezidanto.

Corsetti estas profesoro de AIS kaj kontribuis plurajn kursojn al ties studosesioj. Li ankaŭ estas ano de Akademio de Esperanto.

Verkado Edit

Renato Corsetti verkis en Esperanto kaj en la itala pri lingva politiko, Esperanto, infana dulingveco, psikopedagogio de lingvo kaj komunikado. Li reviziis la vortaron Esperanto-Italan de Umberto Broccatelli de 1984.

Eksteraj ligiloj Edit

·  Verkoj de kaj pri Renato Corsetti en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

Rete legeblaj tekstoj Edit

·  Pri malapero de lingvoj kaj kulturoj
·  liaj kolumnoj en Ĝangaloca:Renato Corsetti

de:Renato Corsetti en:Renato Corsetti es:Renato Corsetti fr:Renato Corsetti it:Renato Corsetti ja:レナート・コルセッティ ar:ريناتو كورسيتي

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki