FANDOM


Dosiero:Robert-Saussure.jpg

René de SAUSSURE (naskiĝis en 1868 en Ĝenevo, mortis en 1943 en Berno) estis svisa esperantisto kaj profesia matematikisto, kiu skribis gravajn verkojn pri Esperanto kaj interlingvistiko laŭ lingvista vidpunkto. Lia ĉefa verko estis analizo pri la logiko de vortfarado de Esperanto ("Fundamentaj reguloj de la vortteorio en Esperanto"), defendanta Esperanton kontraŭ kelkaj Idistaj kritikoj. Grava estis lia principo de Neceso kaj sufiĉo, per kiu li kontraŭstaris la kritikon de Louis Couturat ke Esperanto ne kongruas kun la principo de Renversebleco.

Li estis frato de Ferdinand de Saussure, fama kreinto de moderna lingvistiko. Eble pro lia influo, Ferdinand de Saussure enmetis neŭtran mencion al Esperanto en sian libron "Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko" dum 1913.

En 1907 li proponis la adopton de spesmilo kaj prenis sur sin la redaktadon de Internacia Scienca Revuo, sub kiu la gazeto bonege prosperis kaj pliampleksiĝis. Sed Saussure skribante sub pseŭdonimo Antido pli kaj pli uzis la gazeton por diskuti reformojn en Esperanto (Vidu Lingwo Internaciona). En 19191920 nova lingvo Antido jam estas preta, sed ankoraŭ en 1921 Saussure mem konsideris ĝin nur "dialekto" de Esperanto.

De li estis redaktita la revuo Lingvo Cosmopolita pri nova lingvo. La 1-an de septembro 1925, la jaro de nova Universala Kongreso en Ĝenevo, Saussure komunikis en cirkulero, ke li ĉesas nomi sin esperantisto, ke li forlasas la esperantan standardon kun verda stelo sur blanka fono kaj levas la standardon de Nov-Esperanto kun blanka stelo sur verda fono.

Antido estis lingvoprojekto pli proksima al "ortodoksa" Esperanto ol Ido. Li proponis ŝanĝon en ortografio kaj korelativa sistemo, foreston de akuzativo kaj kelkajn ŝanĝojn malpli gravajn en la vortprovizo. Pro tiu "herezo" li estis forigita el la Akademio de Esperanto kaj estis ankaŭ rifuzita de Idistoj kaj finfine restis izolita. Kelkaj homoj nun pensas, ke Saussure estis miskomprenita, ĉar lia Antida propono ne estis, de komence, "nova" lingvo kiel Ido, sed nur reforma propono al la Akademio.

Lia traduko de la rakonto de C.F. Ramuz, Aline, aperinta unue en 1911 (vd sube), estas rete reeldonita en junio 2006 de Monda Asembleo Socia (MAS): http://mas-eo.org/article99.html

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto Edit

René de SAUSSURE (sosür) (ps. Antido), franco svisa, univ. prof. Kelkajn jarojn E-isto, kiu kunlaboris al „Tra la Mondo“, „La Revuo“, „E“ kaj „Oficiala Gazeto“, red. de „Int. Scienca Revuo“, kaj de „Svisa Espero“. Trad. „Aline“ de Ramuz, 1911, „Adele Kamm“ de Seipel, 1914, „La devo“ de Naville, 1910. Elpensis la monsistemon „spesmilo“ (v.). Forlasinte E-n, eldonis la lingvo-projekton „Antido“, tiun ĉi mezan solvon inter E kaj Ido, 1907. Poste aperigis la projekton „Esperantido“ (1917) kaj ankaŭ skizojn de aliaj lingvoprojektoj.

M. C. Butler skribis pri li en „The Encyclopedia Britanica“ (1927): „Prof. R. de Saussure, kredante ke kelkaj malpli gravaj trajtoj de E malhelpas propagandon, celas ilin elimini, sed samtempe konservi la esencajn kvalitojn de la lingvo. De 1907 ĝis nun serio de eksperimentaj projektoj fluadas el lia lingvo-laboratorio: Antido I, Antido II, Lingvo Kosmopolita, Esperantido, kaj fine Nov-Esperanto (1925). Lia sinteno de scienca sendependeco kaj esploremo, tamen, estas „voĉo krianta en la dezerto“.

Noto de M. C. B. Kiam venis la Idista krizo, la E-ista mondo sentis la falsecon de la Idista argumento, sed ne povis ĝin rebati. En serio da brilaj monografoj S. defendis E-n kontraŭ Idistaj atakoj. Ĉiu posta verkisto aŭ instruisto ŝuldas al Saussure.

20px
« Saussure, - la pura, klara Mens',

La projektinto, projektonto,
Trabrilis, kvazaŭ lumofonto

La vortstrukturon lia Lens'. »
Kolomano Kalocsay, Rimportretoj

Eksteraj ligiloj Edit

·  "René de Saussure (1868-1943) - Tragika sed grava esperantologo kaj interlingvisto el Svislando" de Andy Künzli ĉe Esperantic Studies Foundation
·  Verkoj de kaj pri René de Saussure en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
·  [1]



Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).
en:René de Saussure

fi:René de Saussure fr:René de Saussure it:René de Saussure nl:René de Saussure pl:René de Saussure ru:Соссюр, Рене де

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki