La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Rebela Sono estas la dua albumo de Dolchamar. Ĝia diskokodo estas VKKD 75-025.

  • Trakoj - (ĉiuj tekstoj skribite volitive per h-metodo kaj "x" anstataŭ "ks") Trovu la tekstojn.
    1. Junaj idealistoj
    2. Himno de Esperhe
    3. Akcidentoj
    4. Ni chiuj ni
    5. ...Kaj chi tio povas ighi nenio
    6. Kontra krusadanto
    7. Solaj paroj
    8. Subamighi
    9. Simia kaptilo
    10. Kr3yza festema injo
    11. Chinokta sento
    12. En Grekia

Ĉiuj kantoj estas verkitaj de P. Austin kaj aranĝitaj de Dolchamar.

Muzikistoj[]

  • Patrik Austin (Piechjo) - voĉo (kantado)
  • Jako Kalliokoski (Larputilo) - gitaroj, fonvoĉo (fona kantado)
  • Leena Peisa (Lenja) - klavaroj, fonvoĉo (fona kantado)
  • Jani Salo (Stoedoe) - baso
  • Valtteri Konttinen (Val de Mar) - drumaro (drumo)
  • Hannu Linkola (Hanchjo) - ĝembeo, perkutiloj
  • Hipo Ohvo - metalkordalo (metalkorda akustika gitaro), mandolino

Internacia kaj Finnlanda presoj[]

Ekzistas du presoj pri la albumo. La internacia preso estas presita en Francio kaj eldonita de Vinilkosmo, sed la bando mem presis aliajn 1000 ekzemplerojn kun licenco de Vinilkosmo, kiujn ĝi vendis en Finnlando. La kd-kajero de la Finnlanda eldono ne havas ĉiujn samajn informojn kiel la internacia eldono, sed alie la du eldonoj aspektas preskaŭ samaj. En 2006 la internacia eldono iĝis la sese plej vendita disko iam ajn de Vinilkosmo.

Diferencoj en la aspekto:

  • La nomo de la bando havas blankan ombron sur la kovrilo de la internacia preso sed iom flavecan en la Finnlanda.
  • En la lasta paĝo de la Finnlanda kajero estas aldonita la diskokodo malkiel en la internacia preso.
  • En la paĝoj 10-11 de la internacia preso estas novaĵoj pri la sukceso de la bando en sia hejmlando; tiuj estas forlasitaj en la Finnlanda preso.
  • En la dorsa kovrilo de la Finnlanda preso estas aldonita la logoo ncb (Nordisk Copyright Bureau).

Kategorio:Esperanto-muziko

Advertisement