La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Ralph GLOMP estas germana kantisto kies stilo estas "ŝlagro", do germana populara muziko. Post (demo-)albumo kun tri germanlingvaj kaj kvin esperantlingvaj kantoj en 2000, li en 2003 eldonis du komplete esperantlingvajn albumojn, unu kun ŝlagro kaj unu kun tradiciaj kristnaskaj kantoj. La Esperanto-kantoj plejparte estis tradukitaj; ĉefe el la germana, kelkaj unuopaj el la angla.

Diskografio[]

  • Nokto iĝas Tag' (2004) (MP3-proveblaĵoj)
    1. Por ni
    2. Multajn dezirojn mi ne havas
    3. Revenu al Pekino
    4. Miraklo estas nia vivo
    5. Nur la amo
    6. Estas ĉiuj floroj for
    7. Tenu min
    8. Iom da paco
    9. Liberas la pens'
    10. Nur per amo eblas vivi
    11. "ĵus per kares'"-mikso
  • Dum kristnaska tempo (2003) (MP3-proveblaĵoj)
    1. Tintilar' (Jingle Bells)
    2. El alt' ĉiela venas mi (Vom Himmel hoch, da komm ich her)
    3. Miriga ŝip´ alvenas (Es kommt ein Schiff geladen)
    4. Infanoj, ho venu (Ihr Kinderlein kommet)
    5. La Kristfesto (O du fröhliche)
    6. Vin levu pordo kaj lintel´ (Macht hoch die Tür, die Tor macht weit)
    7. Abio vi (O Tannenbaum)
    8. Burĝonis roz-arbedo (Es ist ein Ros entsprungen)
    9. La sankta nokto (Stille Nacht)
    10. Ĝoju vi, Ciona gent´ (Tochter Zion, freue Dich)
    11. Aŭdu, paŝtistoj (Kommet ihr Hirten)
    12. In dulci jubilo
  • Ĵus per kares´ (2003) (MP3-proveblaĵoj)
    1. Larmoj sekiĝas per kares´
    2. Somernokta Ŝanhaj´ (Sommernacht in Shanghai)
    3. Vin mi amas (Dich zu lieben)
    4. Am´-malsan´
    5. La Espero
    6. Falas la mask´
    7. La belulino de paĝo ok (Das schöne Mädchen von Seite 1)
    8. Ŝipo en ocean´
    9. Hodiaŭ estas bela somertag´
    10. Gotenburg´ (Waterloo)
    11. La Espero (tradicia)
  • Esperanto (2000)
    1. Über die Brücke gehn (germanlingva)
    2. Multajn dezirojn mi ne havas (Alle Wünsche kann man nicht erfüllen)
    3. Miraklo estas mia vivo (Wunder gibt es immer wieder)
    4. La belulino de paĝo ok (Das schöne Mädchen von Seite 1)
    5. Nur per amo eblas vivi (Nur die Liebe läßt uns leben)
    6. Vin mi amas (Dich zu lieben)
    7. Rücksicht (germanlingva)
    8. Sommernacht in Shanghai (germanlingva)

Eksteraj ligiloj[]

Glomp, Ralph Glomp, Ralph Glomp, Ralph Glomp, Ralph Kategorio:Esperanto-muziko


nl:Ralph Glomp

Advertisement