La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

La Prezidanto de UEA estas la plej alta reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio, kaj estrarano.

Historio[]

[[Dosiero:Bastien-ede.jpg|thumb|right|Louis Bastien]] Komence la Prezidanto de UEA estris la Komitaton, ĉar ankoraŭ ne ekzistis divido inter Estraro kaj Komitato (nur ekde 1920). Ĝenerale la funkcio de prezidanto dum la jardekoj ne ŝanĝiĝis. Dependas de la karaktero kaj tempo de prezidanto kiel li aŭ ŝi kunlaboras kun la aliaj estraranoj kaj la Ĝenerala Direktoro. La praktika gvido de la Asocio okazas laŭ la korespondado inter prezidanto kaj ĝenerala direktoro. Laŭ la planoj de Ivo Lapenna (1955), la prezidanto havu pli reprezentan funkcion, dum la ĉiutagan laboron lian faru la ĝenerala sekretario. Sed tio estis realigita nur dum la tempo kiam Lapenna mem estis ĝenerala sekretario (1955-1964).

Necesas distingi ĉe tiu ĉi listo inter la prezidantoj de UEA kaj tiu de Internacia Esperanto-Ligo, sed ĉar la sola IEL-prezidanto (Louis Bastien) estis antaŭe UEA-prezidanto, tio aperas ĉi tie integrita en la ĝeneralan liston.

Svisa periodo[]

File:1917-Hodler.jpg

Hector Hodler

  • 1908-1916: Harold Bolingbroke Mudie (Britio)
  • 1916-1919: (vakis)
  • 1919-1920: Hector Hodler (Svisio)
  • 1920-1924: Eduard Stettler (Svisio)
  • 1924-1928: Edmond Privat (Svisio)
  • 1928-1934: Eduard Stettler (Svisio)
  • 1934-1936: Louis Bastien (Francio)
  • 1936-1941: Karl Max Liniger (Svislando)
  • 1941-1947: Hans Hermann Kürsteiner (Svislando)

Brita periodo[]

  • 1936-1947: (Internacia Esperanto-Ligo) Louis Bastien (Francio)
  • 1947-1956: Ernfrid Malmgren (Svedio)

Nederlanda periodo[]

File:Lapenna1966.jpg

Ivo Lapenna

  • 1956-1960: Giorgio Canuto (Italio)
  • 1960-1962: Harry Holmes, aganta prezidanto (Britio)
  • 1962-1964: Hideo Yagi (Japanio)
  • 1964: Harry Holmes, aganta prezidanto (Britio)
  • 1964-1974: Ivo Lapenna (Britio)
  • 1974-1980: Humphrey R. Tonkin (Usono)
  • 1980-1986: Grégoire Maertens (Belgio)
  • 1986-1989: Humphrey Tonkin (Usono)
  • 1989-1995: John C. Wells (Britio)
  • 1995-1998: Lee Chong-Yeong (Koreio)
  • 1998-2001: Keppel Enderby (Aŭstralio)
  • 2001-2007: Renato Corsetti (Italio)
  • 2007: Probal Dasgupta (Barato)

Fotoj[]

Vidu ankaŭ[]

! Kategorio:UEA Kategorio:Historio de UEA

en:President of the World Esperanto Association it:Presidenti dell'Associazione Universale Esperanto

Advertisement