Fandom

Esperanto

Pierre Corret

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

D-ro med. Pierre CORRET [kore'] (naskita la 11-an de marto 1881[1] en Parizo; mortinta samloke la 7-an de aŭgusto 1936) estis franca esperantisto, kuracisto, kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Corret verkis la unuan pordoktorecan tezon pri Esperanta temo, nome "Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo en medicino" (Utilité et possibilité de l'adoption d'une lange internationale auxiliaire en médecine), Parizo, 1908. Li estis ankaŭ tre kompetenta pri radio kaj elpensis aparatojn.

De 1908 ĝis 1911 li estis ĝenerala sekretario de SFPE. Li verkis en diversaj Esperantistaj gazetoj, kaj precipe en Lingvo Internacia, kie, kun Théophile Cart, li energie atakis Idon, kontraŭbatalis ĉiun ŝanĝon aŭ neologismon, kaj partoprenis en la diskutoj inter Cart kaj Carlo Bourlet pri la vortaro franca-Esperanta de Grosjean-Maupin.

Kiel sciencamanto, li verkis en Internacia Scienca Revuo kaj turnis sian atenton precipe al la radio. Li prezidis Internacian Radio-Asocion (fonditan en 1924) kaj estis ĉefredaktoro de "Internacia Radio-Revuo" 1926.

Krom multajn artikolojn, kelkajn broŝurojn kaj sian tezon, li verkis:

Ekde 1909 li estis membro de la Lingva Komitato, ekde 1920 Akademiano.

Literaturo Edit

  • 1982: Szerdahelyi, István. Krestomatio de Esperanta Literaturo. Tekstoj, dataro, bibliografio. Vol. III. Budapest 1982, 66-67 (kun foto)
  • 1937: Flageul, P. Doktoro Pierre Corret - esperantisto kaj stenografisto. Isey-les-Moulineaux 1937, 20 p.
  • 1921: N.I. [Setälä, Vilho]. Niaj Akademianoj. En: Esperanta Finnlando 1921:1 (jan), p. 4-8

Eksteraj ligiloj Edit

Notoj Edit

  1. http://www.esperanto-sat.info/article1061.html


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki