La malferma Esperanto-komunumo
Register
Advertisement

Paul NEERGAARD (plennome Pierre Paul Ferdinand Mourier de Neergaard, naskiĝis la 19-an de februaro 1907 en Nyborg, mortis la 13-an de novembro 1987 en Kopenhago) estis dana doktoro de agronomio, profesoro, esperantologo kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto.

File:Neergard Paul.jpg

Paul Neergaard

Profesia vivo[]

Neergaard laboris kiel plantsempatologiisto ekde 1935 ĝis sia morto en Kopenhago, kie li fariĝis en 1966 fondinto kaj direktoro de Dana Registra Instituto pri Plantsempatologio por evolulandoj. Li instruis sian fakon (de kiu li estas konsiderata la ĉefa fondinto [1]) kiel universitata profesoro en Bejruto (Libano) kaj Mysore (Usono) kaj fariĝis membro de pluraj naciaj akademioj kaj internaciaj societoj sciencaj.

Esperanta agado[]

Li esperantiĝis en 1924, do kiam li estis nur 17-jara; li tiel entuziasmiĝis, ke kun unu kamarado li biciklis de Kopenhago al la 17-a Universala Kongreso en Ĝenevo, 1925. Okdekjara, li daŭre laboris por Esperanto ĝis preskaŭ siaj lastaj horoj. Jam kiel junulo li plene konvinkiĝis pri la graveco de Esperanto por scienca progreso, klerigado kaj kunlaborado.[2]

Dekomence ĝis sia morto Neergaard estis senatano de AIS (San-Marino) kaj dekano de la naturscienca sekcio. Neergaard fariĝis en 1987 ankaŭ ADoc. de AIS por esperantologio. Ekde 1963 ĝis sia morto Neergaard estis vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Li rolis plurajn jarojn kiel vicprezidanto de Eŭropa Klubo. Li estis iniciatoro kaj fondo-prezidanto de la Internacia Scienca Akademio "Comenius".

Ĉefredaktoro de la lingvistika revuo Esperantologio (1949-1961) kaj de Sciencaj Studoj, originalaj sciencaj traktaĵoj.

Verkoj (elektaĵo)[]

  • Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj
  • La Vivo de Plantoj
  • Terminaro Hortikultura (seslingva)
  • Eta Krestomatio
  • Tra Densa Mallumo
  • Fremdvortoj en Esperanto
  • Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso [2]
  • La Esperantologio kaj ties Disciplinoj. Taskoj kaj Rezultoj
  • 1.-15. Årsberetning fra J. E. Ohlsens Enkes plantepatologiske laboratorium (dane). 1935-1950. Kun resumoj en Esperanto.

Referencoj[]

  1. [1]
  2. Biografio de Majorie Boulton en Esperantologio / Esperanto Studies (EES) 1999, n-ro 1 (tie pliaj kontribuoj pri Neergaard)

Literaturo (elektaĵo)[]

  • Internacia Sciencista Dokumentaro de AIS
  • Darbellay, Christian. Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko. Neuss: Darbellay 1981, p. 162-163 (kun foto)

Eksteraj ligiloj[]

Neergaard, Paul Neergaard, Paul Neergaard, Paul Neergaard, Paul Neergaard, Paul Neergaard, Paul Neergaard, Paul Neergaard, Paul

cs:Paul Neergard en:Paul Neergaard

Advertisement