FANDOM


Patrik Austin
120px
Patrik Austin
Loko de naskiĝo 20px Porvoo, Finnlando
Nacieco finno
Patrik Austin
Alie nomata Piechjo
Deveno 20px Finnlando
Profesio muzikisto, lingvoinstruisto
Instrumentoj kantado, akustika gitaro
Parencaj
temoj
Dolchamar

Patrik AUSTIN estas finna esperantisto, muzikisto kaj lingvoinstruisto. Li estas konata en Esperantio kiel la bandestro de Dolchamar. Austin naskiĝis en Porvoo, Finnlando, kaj nuntempe loĝas en Helsinko. Li lernis Esperanton dum li loĝis en Londono inter 1997 kaj 1999 kaj estis membro de la Centra Klubo.

Atingoj en Esperanto Edit

  • En 1998 li lernis Esperanton.
  • En 1999 li fondis la bandon Dolcxamar kaj registris la demodiskon Kun ikso en sia loĝejo en orienta Londono.
  • En 2000 li retransloĝiĝis en Finnlando. Unua KD de Dolcxamar publikigita de la eldonejo Vinilkosmo. Austin partoprenis siajn unuajn Esperanto-renkontiĝojn kun la tiam kvarmembra bando. Samjare li kunrestarigis FEJO-n, la landan asocion de TEJO.
  • En 2003 li post paŭzo reaktivigis la bandon kun novaj membroj kaj renovigita nomo Dolchamar.
  • En 2004 li kunfondis la asocion Esperanto en Universitato de Helsinko.
  • En 2005 elvenis la albumo Rebela Sono de Dolchamar. Patrik restarigis la gazeton Fejo-bulteno kaj ekinstruis Esperanton universitate.
  • En 2006 EAF elektis lin kiel Aganto de la Jaro 2005.
  • En 2007 post ses jaroj kiel prezidanto de FEJO li lasis la postenon kaj fariĝis sekretario[1]. Li ekverkis novan lernolibron de Esperanto por finnlingvanoj.

Notoj Edit

  1. http://www.esperanto.fi/fejo/prezentigho.htm - la 20-an de junio 2007
en:Patrik Austin

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki