Fandom

Esperanto

Péter Török

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

EdE-T TÖRÖK Péter, hungaro, gimnazia instruisto. Naskiĝis en la 23-a de januaro 1857 en Hajdúböszörmény, mortis en la 28-a de novembro 1929 en Debrecen. Tre diversflanka, krom Esperanto li okupiĝis pri mineralogio, botaniko kaj entomologio. Esperantisto de 1907 delegito de UEA en Debrecen (1911-1916), kursgvidanto, aŭtoro de lernolibro (1909), Esperanta-hungara vortaro (1910) sintakso (1912) kaj eminenta resumo de la sciindaĵoj pri la kalendaroj (Porĉiama kalendaro, 1910). Li tradukis la Esperantan parton de la priskribo pri la regiono Hortobágy, kiu jam frue estis celo de internacia turismo (Nagyhortobágy, 1910). Li restis aktiva ankaŭ post sia emeritiĝo (1913): komitatano (1920-1928) de Hungarlanda Esperanto-Societo kaj membro (1922-1929) de Lingva Komitato. Estis gvidanto de la Esperanto-movado en Debrecen. Verkis lernolibrojn, (La Esperanto-Sintakso internacie premiita), bonan Esperanto-Hungara vortaron kaj porĉiaman kalendaron. En manuskripto kelkaj gravaj verkoj.


BibliografioEdit

„Hungara Heroldo“ 1929. B. n-ro 6.)

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki