Fandom

Esperanto

Pál Robicsek

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

EdE-R

ROBICSEK Pál (robiĉek), hungaro, naskiĝis 1892 en Budapesto, mortis en la 7-a de marto 1931 en Moskvo pro aeroplana akcidento (rotacianta helico krevigis la kranion). De 1914 ŝtatoficisto, 1918 ĵurnalisto, 1919 dum la sovetrespubliko popolkomisaro de poŝto, telegrafo kaj telefono. Post elmigro al Sovetio li plenumis gravajn produktorganizajn taskojn. Dum 1911-13 redaktoro de „La Verda Standardo“ kaj „Magyar Eszperantó Ujsag“ (H. E - gazeto). Verkis kelkajn lernolibrojn. En Sovetio li partoprenis SEU kaj SAT movadojn, 1925-28 prezidanto de la revizia komisiono de SEU.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki