La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

EdE-Z

Otto W. ZEIDLITZ (sejdlic), svedo, paroĥa pastro en Pajala. Nask. 9 dec. 1860 en Lit. Unu el la pioniroj en S-ujo. Kunfondinto de EK en Uppsala. Verkis por la unuaj E-gazetoj, tradukis. Al li apartenas la unua tradukaĵo el la sveda lingvo, aparte elirinta: „La literaturisto kaj lia fianĉino“, de Flygare-Carlen, 1895, 24 p. Post la Ido-krizo li silentis. Otto Zeidlitz, pastro, pedagogo kaj Esperanto-pioniro

En “Fundamenta krestomatio” oni trovas poemon kun la nomo “Vespero”, kiun tradukis O. Zeidlitz. Kvankam li estis unu el la esperantistoj el la vere pionira epoko esperantistoj ĝenerale scias nenion pri li. Lia vivo tamen estis ege interesa, kaj tial indas rakonti pri li. Otto William Zeidlitz estis unu el la plej multetalentaj pastroj iam laborintaj en la episkopujo de Luleå, en la plej norda parto de Svedio. Post lia forpaso oni priskribas lin kiel “verkisto, pedagogo, studorganizanto, bankisto, ekonomo, agrikulturisto, patrioto kaj homamiko, originala, karakteriza kaj kaj forta personulo kun mankoj kaj egaj talentoj. Al tio mi volas aldoni “Esperanto-pioniro kaj internaciisto”. Otto Zeidlitz estis la plej juna en familio kun ok infanoj. Li naskiĝis la 8an de decembro 1860 en Lit en Jämtland. La hejmo estis malriĉa. Li devis iri aŭ veturi preskaŭ dudek kilometrojn al la lernejo. Post la lerneja tempo li daŭre studis mem. Ekde sia infaneco li estis kristano kaj lia kredo eĉ profundiĝis kiam la patrino mortis. Dum tempo li laboris en segejo apud Sundsvall. Li ŝparis sian salajron por studado en la lernejo Fjellstedtska en Upsalo, kie li estis akceptita la aŭtunon 1880, en la sama jaro kiam la nuna ejo de la lernejo estis inaŭgurita. La lernejo Fjellstedtska estis pensionlernejo meza kaj gimnazia. En la gimnazio oni instruis la pragrekan kaj la latinan. La lernejo celis prepari junulojn por fariĝi pastroj. Dum la ferioj Otto Zeidlitz daŭris labori en la segejo por gajni monon por daŭra studado. Li poste studis en la gimnazio en Gävle, kie li trapasis ekzamenon en majo 1885. Dum du jaroj li helpis al la laponmisiisto August Lundberg en la kombinita lapona lernejo kaj misia stacio en Lannavaara, kie li lernis ankaŭ la finnan kaj la nordlaponan. En konservitaj leteroj ni povas legi kiel Zeidlitz ĝojas pri sia tasko: ”Nun ni nur povas ĝoji pri tie ke ne malmultaj akceptis la vortojn de la saviĝo… (---) tio estas la vortoj de Dio, kiu estas la akra dueĝa glavo, tio estas evangelio, kiu naksas filojn kaj filinojn, pri tio kaj mi kaj Lundberg samopinias.” Zeidlitz estis liberigita de la postulo pri akademia ekzameno kaj estis ordinita pastro en novembro 1888 en la katedralo de Upsalo fare de episkopo Martin Johansson. Post la pastriĝo Zeidlitz laboris kiel helpa pastro kaj mallibereja pasto en Pajala. En 1892 li venis kiel kapelestro al Muonionalusta kaj en 1895 al Korpilombolo. Jam en 1890-1891 kelkaj Upsalaj studentoj komencis lerni Esperanton kaj fondis la duan Esperanto-klubon de la mondo. (Nurnbergo estis la unua.) Al la klubo apartenis i.a. Valdemar Langlet, kiu dum la dua mondmilito komencis la savagadon por hungaraj judoj, kiun daŭrigis Raoul Wallenberg. Al la Esperanto-klubo apartenis ankaŭ Otto Zeidlitz. Dum sia laborado en Muonionalusta kaj Korpilombolo Otto Zeidlitz daŭre agadis por Esperanto En 1895 aperis La literaturisto kaj lia fianĉino laŭ Emilie Flygare- Carlén en traduko en Esperanton fare de Otto W. Zeidlitz kaj en 1898 aperis la propra verko de Zeidlitz ”Du mirrakontoj” ĉe Tümmel en Nürnberg. Unu el tiuj rakontoj meritas apartan atenton. Ĝi estas verkita en lingvo, kiu havas nur sep jarojn. Tamen la rakonto estas vere viva kaj esprimas la sperton kaj volon, kiuj karakterizon la tutan vivan agadon de Otto Zeitlitz. Ĝi temas pri knabeto, Johan Olof, kiu vivas en malriĉo, kaj kiu volas fariĝi literaturisto. La maljuna instruisto en la vilaĝo unue opinias ke tio estas nerealisma penso, sed poste li kuraĝigas la knabon. Tamen mortas la patrino de la knabo; la knabo devas komenci laboro kaj li estas verkonta nur la tekston sur la tomboŝtono de la panjo: Al patrino, de sia knabo. Atendu min en cielo, mi venos, kiam Dio vokos. Dikredo estas grava afero por Otto Zeidlitz. Grava afero estis ankaŭ helpi infanojn kaj gejunulojn en la kamparo, tiujn, kiu sen helpo ne povus havi ian edukon. Otto Zeidlitz mem devis barakti kontraŭ malfacilaĵoj por ricevi edukon, kaj nun li volis helpi aliajn. Grava afero por li estis ankaŭ la verkado en Esperanto, la lingvo, kiu devus krei pacon kaj komprenon inter la popoloj. En la tiam unusola Esperanta revuo de la mondo ”Lingvo Internacia”, kiu 1895-1900 estis eldonita en Upsalo, kaj kiu dumtempe estis presita en Luleå, la nomo de Zeidlitz foje aperas kiel tradukinto kaj aŭtoro de poezio. Cetere estas eble ke la Esperantoparolanta pastro en Pajala , kiu invitis Esperantoparolantan pastron el Tanzanio, en la furora svedlingva romano ”Populara muziko el Vittula”, de Mikael Niemi, estas priskribo pri Zeidlitz, kaj ne pri la pasto, kies nomo estas menciita en la libro. En 1899 Zeidlitz fariĝis paroĥestro en Pajala, kaj tie li restis en la sama ofice du pli ol kvardek jaroj, ĝis la pensiiĝo en 1941. Dum tiu tempo li faris laboregon en Pajala. Dum tiu tempo li konatiĝis kun la popolo, ĝia temperamento, kun la finna Torneo-vala dialekto parolata en norda Svedio kaj kun la regiono. Li plenumis signifoplenan laboron en diversaj kampoj. Li kaj fondis kaj funkciigis privatan lernejon, kie kaj liaj propraj infanoj kaj aliaj infanoj kun interso pri studis ricevis edukon. Otto Zeidlitz ankaŭ agis por plifortigi la rolon de la sveda lingvo en la tiam tute finnlingva Torne-valo. La baza lernejo tiam estis organizita fare de la preĝejaj paroĥoj. La kanonikaro siavice havis la lernejojn sub sia kontrolo. Zeidlitz forte regis la lernejon en Pajala kaj ne ĉiam atentis tion, kio estis skribita en diversaj regularoj. Li ne atentis kion opiniis regularoj, la kapitularo aŭ la episkopo. Oni diras ke li konsilis al pli junaj pastroj ”meti la dokumentojn de la kapitularo en la kahelfornon, ĉar tiel faris mi”. Otto Zeidlitz ne nur organizis lernejojn por aliaj. Li havis grandan libraron, kaj volonte legis. Oni diras ke li studis dek kvar lingvojn, kaj klasikajn kaj modernajn. Dum la komenciĝo de la 20a jarcento en norda Svedio vagadis rusaj segilpoluristoj. Oni suspektis ke ili estas rusaj spionoj. Iu el tiuj segilpoluristoj, kiuj vizitis la paroĥestran loĝejon en Pajala kun teruro ekvidis ke la paroĥestro eklegis la gazeton, kiun li mem metis sur tablon. Same kiel la antaŭa paroĥestro en Pajala, Lars-Levi Læstadius (1800-1861, fondinto de revekada pietisma movado), ankaŭ Otto Zeidlitz interesiĝis pri botaniko. Dum siaj vojaĝoj kaj piediradoj li kaptis la okazon kompletigi sian herbarion. Otto Zeidlitz neniam verkis ian grandan libron, sed li estis etskala verkisto. Uzante la pseŭdonimon W. Ozetha li verkis erojn en lokaj gazetoj. Li kunlaboris ankaŭ en la hejmregiona libro de Torneo-valo kaj en kelkaj revuoj. Li verkis poezion kaj tradukis himnojn kaj beletron en Esperanton. Otto Zeidlitz estis ankaŭ aktiva terkulturisto kaj novkulturisto. Li transformis arbarpecojn en kampopecojn kaj mem rikoltadis sur siaj terkulturejoj. Li ne hezitis, jam maljuna, aĉeti kadukan bieneton, kie li novkulturadis. La paroĥestro de Pajala estis aktiva ankaŭ en la ŝparbanko de Pajala, en kiu li dum dudek jaroj estis ĉefkontisto. Li ankaŭ fondis kaj partoprenis en abstinentula, studa kaj kanta societoj. Oni diras ke Otto Zeidlitz asertis ke Dio ja decidis ke la homo laboru dum ses tagoj, kaj nur la sepan teni sankta por diservo. Se oni kredas ke tio signifas ke li neglektis siajn pastrajn farendaĵojn oni eraras. Malgraŭ siaj multaj diversaj interesoj li ankaŭ havis tempon esti paroĥa pastro. Li ofte vojaĵis kaj piediris por prediki en kabanoj, domoj kaj kapeloj. Li opiniis ke estas grave tranokti ĉe homoj en la vilaĵoj, kaj tiel havi la tempon profunde konatiĝi kun ili. Li ne tro ŝatis la ”aŭtajn pastrojn” de la moderna tempo. Otto Zeidlitz opiniis ke la vilaĝaj preĝokunvenoj estis gravaj por la spirita vivo de la unuopoloj kaj de la paroĥo. Li estis fervora patrioto kaj onidire li finis la mesojn per ”Dio gardu la reĝon kaj la Patrion!” Apud ĉio ĉi Otto Zeidlitz estis ankaŭ edzo kaj patro. En 1890 li ekziĝis kun Frida Albertina Falck el Hietaniemi. Ĉe ili naskiĝis dek du infanoj; inter ili estis kvaruloj, kiuj mortis baldaŭ post la naskiĝo. Ni povas supozi ke la edzino Frida Albertina, same kiel multaj virinoj dum tiu tempo, prenante grandan respondecon en la hejmo, ebligis al sia edzo esti ”originala, karakteriza kaj forta personulo”. Otto Zeidlitz estis laborema kaj diligenta ĝis sia morto. Dum la lastaj jaroj li estis preskaŭ tute surda. Tiun malhelpon li ekhavis, kiam puŝiĝis al li aŭto. Li tamen mem segis hejtlignon, havante pli ol 80 jarojn.

Rete legeblaj verkoj[]

ZEIDLITZ, Otto W. ZEIDLITZ, Otto W.

ZEIDLITZ, Otto W.

ZEIDLITZ, Otto W.

sv:Otto W. Zeidlitz

Advertisement