Fandom

Esperanto

oscar Van Schoor

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share
Dosiero:Robert-van-schoor.jpg

Oscar VAN SCHOOR, belgo (naskiĝis la 4-an de februaro 1873, mortis la 9-an de julio 1936), estas la patro de la farmacio-historio en Belgio. Pro iu stranga kialo (intermikso kun Jan van Schoor?) lia nomo ne estas artikolo en Enciklopedio de Esperanto, kvankam li havis tre aktivan Esperanto-vivon.

Li estis inter la fondintoj de la antverpena grupo La Verda Stelo, vicprezidanto de la 7-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1911 kaj prezidanto de la 20-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1928.

Vidu ankaŭ lian samurban samnomanon: Jan van Schoor.

VerkojEdit

  • Judaso (drama monologo por sinjoro, 1914)
  • La servistinoj (nuntempa monologo por sinjorino, 1914)
  • La telefono (monologo por sinjoro, 1914)
  • La turisto kun verda stelo (1914)

TradukojEdit

  • La grenmakleristo (de Hilda Ram, 1904)
  • En la templo de Jupiter (kristnaska rakonto el la romia imperia tempo, 1909)
  • Formortinta Delsuno (de René Vermandere, eld. 1910, reeld. 1928)
  • Dum vintro kiam pluvas (eld. 1928)
  • Printempa kanto (de Gentil Theodoor Antheunis, eld. 1930)
  • Mi amas vin la Flandroland' (de Theofiel Coopman, eld. 1933)
  • Ŝuo Flik (de Liekens, 1932)
  • La Fiŝkaptisto (eld. 1930) k.m.a.

Eksteraj ligilojEdit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki