La malferma Esperanto-komunumo
Register
Advertisement

OkSEJT (Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro, antaŭe Okcidenta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro) estas aranĝo kreskinta el SEJT. Ĝi estis organizita de SEJM kaj poste de Rusia Esperantista Junulara Movado en la eŭropa parto de Rusio.

Ekde la jaro 2003 OkSEJT estis strikte instrua tendaro kun malpli da distraj programeroj, sed ekde 2005 la kerna ideo de la aranĝo estas ie en la mezo inter la du ekstremoj: instrua kaj amuza. En 2007 la aranĝo ne okazis unuafoje dum sia longa historio. Eblas supozi, ke ĝi ne plu ekzistos kiel aparta evento, — ĝin anstataŭos junulara programo dum la ĉefa somera Esperanto-renkontiĝo en Rusio (Rusiaj Esperanto-Tagoj).

En 2004, la jaro de rusia IJK, OkSEJT okazis inter la 5-a kaj 10-a de julio (tuj antaŭ IJK) en la bazejo "Berjozka" apud la urbo Kovrov, regiono de Vladimir. Entute registriĝis 57 personoj, el kiuj 6 estis eksterrusianoj (2 kroatoj, germanino, italo, kazaĥianino kaj belarusiano).

En 2005 OkSEJT okazis en Ĉuvaŝio kaj tiam ĝi denove ŝanĝis siajn prioritatojn: en 2005 kaj 2006 OkSEJT estas ne nur instrua, sed "pli luda, teama".

En 2006 la temo de OkSEJT estis "Vivu kolore!", ĉiu tago de la aranĝo havis sian koloron (ruĝa tago, oranĝkolora tago ktp.).

Listo de tendaroj[]

OkSEJT Loko Provinco Partoprenantoj(Aliĝintoj)
OkSEJT-19 1977 Poltavo Ukrainio ĉ. 190
OkSEJT-20 1978 Maĥaĉkala Dagestano ĉ. 110
OkSEJT-21 1979 Kievo Ukrainio 315
OkSEJT-22 1980 Rubskoje lago Ivanova provinco 280
OkSEJT-23 1981 Ŝĉerbinka Moskva provinco 170
OkSEJT-24 (Kieva tendaro en Jurmala) 1982 Jurmala Latvio ĉ. 166
SudOkSEJT-24 1982 Voroneĵ Voroneĵa provinco ĉ. 80
OkSEJT-25 1983 Kujbiŝev Kujbiŝeva provinco 236
OkSEJT-26 1984 Jerevan Armenio 280
OkSEJT-27 1986 Kujbiŝev Kujbiŝeva provinco 268
OkSEJT-28((MoskvET-1) 1987 Torbejevo lago Moskva provinco 130
OkSEJT-29 1988 Urjupinsk Volgograda provinco 119
OkSEJT-30 1989 Tuĉkovo Moskva provinco 115
OkSEJT-31 1990 Rubskoje lago Ivanova provinco 215 thumbnail|50px
OkSEJT-32 1991 Kustorka Niĵegoroda provinco 82 thumbnail|50px
OkSEJT-33 1992 Tolmaĉovo Leningrada provinco 109
OkSEJT-34 1993 Smolensk Smolenska provinco 175 thumbnail|50px
OkSEJT-35 1994 Jelec Lipecka provinco 181 thumbnail|50px
IJK-51 (anst. OkSEJT) 1995 Serovo Leningrada provinco 303 thumbnail|50px
OkSEJT-36 1996 Taganrog Rostova provinco 90 thumbnail|50px
OkSEJT-37 1997 Volgograd 55
OkSEJT-38 1998 Ĉeboksari Ĉuvaŝio 112 thumbnail|50px
OkSEJT-39 1999 Tiĥvin Leningrada provinco 270
OkSEJT-40 2000 Ivanovo 178
OkSEJT-41 2001 Kovrov Vladimira provinco 129
OkSEJT-42 2002 rivero Vetluga Niĵegoroda provinco ĉ. 90
OkSEJT-43 2003 rivero Volga Kostroma provinco 53
OkSEJT-44 2004 Kovrov Vladimira provinco 57
OkSEJT-45 2005 Ŝumerla Ĉuvaŝio 62
OkSEJT-46 2006 rivero Aĥtuba Volgograda provinco ?

OkSEJT kaj RET[]

En 2007 OkSEJT ne okazis, ekzistas proponoj entute ne plu okazigi ĝin, anstataŭigante per junulara programo en RET.

Kritiko[]

Kelkaj OkSEJToj estis kritikataj pro nesufiĉa ligiteco kun Esperanto. Ekzemple en 1999 okazis psikologiaj programeroj en la rusa lingvo, kiuj iĝis por multaj partoprenantoj la ĉefa evento de la aranĝo.

Kiam dum mallonga periodo OkSEJT estis nur-instrua aranĝo (2003, 2004), ĝi estis kritikata pro tio, ĉar kelkaj esperantistoj sentis mankon de kutima ĉefe distra somera evento.

Eksteraj ligoj[]

  1. REDIRECT Ŝablono:Ĉefaj renkontiĝoj

Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj Kategorio:Statistiko de Esperantujo

Advertisement