FANDOM


35px NR
Nomo Novjara Renkontiĝo
Regiono Germanio
Periodo Jarfino
Organizanto EsperantoLand
Ekzistas ekde 2001
Celgrupo grandparte: junularo kaj familioj
Informa retpaĝo NR-paĝo
Fota retpaĝo NR-2008/09-fotopaĝo

La Novjara Renkontiĝo (NR) estas relative nova Esperanto-renkontiĝo. De la 27-a de decembro 2008 ĝis la 3-a de januaro 2009 ĝi okazis la 7-an fojon, pasintfoje en Frankfurto ĉe Majno (Germanio).

Escepte de la 1-a fojo, kiam la evento gastis en urbo norde de Berlino, do en regiono proksime al Pollando, la renkontiĝo ĝis nun ĉiam okazis en relative okcidenta loko de Germanio, facile atingebla de Nederlando, Belgio kaj Francio. La eventon organizas la germana asocio EsperantoLand, kies gvidanto estas Lu Wunsch-Rolshoven. La infanan kaj junularan programon aranĝas Christoph Frank, kiu kutime ankaŭ surscenigas (pup-)teatraĵon.

Unu el pluraj jarfinaj kunvenoj Edit

En Germanio la Esperanto-parolantoj ĝis fino de 2008 festis dum la jarfinaj tagoj krom en NR ankaŭ en la pli tradiciaj renkontiĝoj IS (Internacia Seminario/Semajno) kaj IF (Internacia Festivalo). Ekde la jarfino 2006 ankaŭ AS (Ago-Semajno) de la Pola Esperanto-Junularo atingis pli ol 150 partoprenantojn, ĉefe junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Laŭ plano publikigita komence de 2009 AS kaj IS kuniĝos al Junulara E-Semajno (JES). La 1-a JES laŭ tiu intenco okazu fine de 2009 en Zakopane, Pollando; tiam ne okazos IS en Germanio.

"Novjara Internacia Semajno" (NIS) Edit

Por eviti mankon de renkontiĝo por junuloj en Germanio dum la jarŝanĝo 2009/10 la asocio EsperantoLand ofertos la aranĝon "Novjara Internacia Semajno" (NIS). Oni planas por tiu nova IS multe pliriĉigi la ĝisnunan junularan programon de NR kaj aparte invitas junulojn inter 14 kaj 30 jaroj.

Multaj infanoj kaj junuloj Edit

NR bone taŭgas por familioj kun infanoj. Ekde la 3a NR partoprenas regule 40 ĝis 60 infanoj kaj junuloj inter kelkaj monatoj kaj 20 jaroj, triono ĝis duono estas denaskuloj. Per tio NR verŝajne fariĝis la plej granda Esperanto-renkontiĝo por infanoj kaj junuloj ĝis 16 jaroj. Krome partoprenas ankaŭ pluraj dekoj da plenkreskaj unuopuloj kaj paroj sen infanoj.

Kunlaborantoj / programoEdit

  • Christoph kaj Ines Frank estas gravaj kunlaborantoj en diversaj programeroj. Christoph (Zauberbühne) profesie okupiĝas pri pupteatro kaj tial povas facile pruntedoni al la NR materialon ekzemple por la vespera programo. Kutime dum NR ili ellaboris domludon kaj ekzemple en 2005-2006 inter alie mezepokan vesperon. Krome ili kaj la helpantoj kun infanoj kutime konstruas plej diversajn objektojn.
  • Ĉiam estas silvestra festo kaj okazas diversaj ekskursoj.
  • Tradicie okazas ĉiam prelegoj pri diversaj temoj. En 2005-2006 inter deko da prelegoj temis ankaŭ pri Esperanto kaj politiko.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj NR-ojEdit

NR Datoj Urbo Partoprenintoj
8a NR 2009-12-27 - 2010-01-03 Saarbrücken
7a NR 2008-12-27 - 2009-01-03 Frankfurto ĉe Majno 144
6a NR 2007-12-27 - 2008-01-03 Föckinghausen (komunumo Bestwig) 139
5a NR 2006-12-27 (26) - 2007-01-03 (07) Treviro 174
4a NR 2005-12-28 - 2006-01-08 Frankfurto ĉe Majno 119
3a NR 2004-12-27 - 2005-01-03 Kastelo Marienburg apud Zell (Mozelo) 153
2a NR 2003-12-27 - 2004-01-03 Tecklenburg 64
1a NR 2002-12-28 - 2003-01-02 Fürstenberg/Havel (norde de Berlino) 55

NR 2009/2010Edit

  • Ĉeftemo (ĉefe, sed ne nur por la junulara programo): "Ne nur la mondo estas ronda"
  • Pupteatraĵo de Christoph Frank: "ElefanTonoj" (Elefantoj kaj tonoj)
  • Samtempe okazos la 1-a "Novjara Internacia Semajno" (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj

NR 2008/2009Edit

  • Ĉeftemo de la junulara kaj infana programo: La kvar elementoj
  • Junulara diskoteko kaj junulara filmkreado
  • Koncerto de Alejandro Cossavella
  • Pupteatraĵo de Christoph Frank pri Münchhausen
  • Ekskurso al Darmstadt

NR 2006/2007Edit

  • Ĉeftemo: Medio
  • Temo por infanoj: Ludiloj el rubaĵoj
    • Kiel infanoj de la tuta mondo ludas per tio kion ili trovas en la naturo.
    • Fotoekspozicio pri ludiloj el la tuta mondo.
    • Oni verkas ludilojn el kunportitaj rubaĵoj same kiel multaj infanoj de la mondo faras.
  • Vespera programo
    • Magia vojaĝo tra la mondo
  • Distra programo: kunportindas ludoj, muzikiloj, kantaroj
  • Lingvokursoj: baza kurso por komencantoj; konversacia kurso por progresantoj

NR 2005/2006Edit

Eksteraj ligilojEdit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki