La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

right|Negro Pou La Vi (Nigra Por La Vivo), insulo Maŭricio, Hinda Oceano Negro Pou La Vi (Nigra Por La Vivo) estas muzikgrupo en Maŭricio, ludante en stilo de regeo kaj kantante pri amo, paco, respekto. Ĝi produktis jam kvin albumojn kaj estis nomumita al Kora Awards en Sud-Afriko.


La bando havas unu kanton en Esperanto, nome La Persisto, tradukita en Esperanton fare de Stefano KELLER el la kreola originalo de Maŭricio: Persévéranse.


Fine de januaro 2006, ili koncertis en Svislando dank'al la teamo de DJ_Wes_Fayaman.

  • Ĉefkantistoj
    • Soul T (Tony Farla)
    • Know Me (Gabriel Edouard)
    • Lin (Linlay Abdool Ramane)
    • Ras Pat (Patrick Philippe)
  • Tamburisto: Jean Simiette
  • Gitaristo: Gerard Louis
  • Basgitaristo: Hans Marthe
  • Klavaristo: Frederic François
  • Pianisto: Lansley Henri
  • Ĥoristoj: Sandra Mayotte, Gerard Louis, Chevrine Etiennette, Bruno Malcolm


Kategorio:Esperanto-muziko

Advertisement