Fandom

Esperanto

Michel Duc Goninaz

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Michel DUC GONINAZ (naskiĝis la 6-an de septembro 1933 en Parizo) estas docento pri la rusa lingvo kaj Esperanto en la universitato de Aikso Provenca (Francio) kaj franca esperantisto. Li estis la ĉefredaktanto de la nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto aperinta en 2002, plia eldono en 2005.

En 1956 li edziĝis al Arlette Lecourtois.[1]

En la 1950-aj jaroj Michel Duc Goninaz jam estis membro de TEJO. Li aŭtoris interalie esperantan-francan vortareton kun terminoj grupigitaj laŭ semantikaj familioj (1971, 2a eld. 1990). Li verkis teatraĵeton "La Ŝtona Gasto" laŭ Puŝkin kaj tradukis la verkojn de La fremdulo de Albert Camus kaj Sonĝonovelo de Arthur Schnitzler. Duc Goninaz estas docento de AIS San-Marino kaj kunlaboranto de la magazino Monato.

Fontoj Edit

  1. La Juna Vivo aprilo/majo/junio 1956, paĝo 37.

Ligoj Edit


de:Michel Duc-Goninaz en:Michel Duc-Goninaz fr:Michel Duc-Goninaz ru:Дюк Гониназ, Мишель

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki