La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Michel AUDIBERT (forpasis la 21-an de julio 2009, 78-jara) estis esperanto-aktoro. Li rolis en la filmo Angoroj, en La reto de Bukar. Li partoprenis en la kabaredo Tri koboldoj, en Teatro Esperanto de Parizo kun kiu li ekzemple prezentis "La vinberejoj de l'Eternulo" [1]. En 1995 kun Vincent Charlot kaj kun konsento kun Jean Thierry, li malfermis Esperanto-kabaredon en Parizo ĉe la restoracieto "Au Rendez-vous des Amis" ("Rendevuo de amikoj"). [2] Kun Yves Peyraut li respondecis pri esperanto-elsendoj ĉe Radio Libertaire (Liberecana radio). [3]

Li edziĝis al japana esperantistino Kazue kun kiu li havis filinon Flavie Audibert, artistino kiu prezentas mimon, teatron en la franca kaj en Esperanto kaj kantokoncertojn.

Notoj[]


left|38px|Biografio
Ĉi tiu artikolo pri "Michel Audibert" ankoraŭ estas ĝermo pri biografio de esperantisto. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la ligo redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


Kategorio:Ĝermoj pri esperantistoj


Kategorio:Naskiĝintoj en 1921Kategorio:Mortintoj en 2009 Kategorio:Esperantistoj Kategorio:Francaj aktoroj

Advertisement