La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Mavro ŜPICER (18621936) estis kroata esperantisto, majoro en pensio en Zagreb. Li estis pioniro de Esperanto, kaj fondis en 1908 la organizon Unuiĝo de Kroataj Esperantistoj en Zagreb, eldonis samjare lernolibron kaj broŝuron. En 1909 li verkis gramatikon kaj redaktis gazeton „La Kroata Esperantisto“. En 1912 eldonis la antologieton „Kroataj Poeziaĵoj“, en 1932 aperis de li traduko de la nacia hero-eposo „La Morto de Smail-Aga Ĉengijiĉ“ de Ivan Mažuranić. Li verkis originalajn poemojn, recenzojn kaj proprajn artikolojn.


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).

Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Ŝ ŜPICER, Mavro ŜPICER, Mavro ŜPICER, Mavro ŜPICER, Mavro

Advertisement