FANDOM


Massimo ACCIAI (naskiĝis la 9an de aprilo 1975 en Florenco) estas itala kaj esperantista verkisto.

Magistro pri Literaturo ĉe "Università degli Studi di Firenze" (la florenca universitato) per doktora disertacio pri "Komunikado kaj fantascienco" dum decembro 2001, li fondis interretan kulturan kaj literaturan revuon “Segreti di Pulcinella” (Sekretoj de Pulcinella) kun la amiko piza verkisto Francesco Felici dum marto 2003; en la revuo estas ofte spaco por multaj lingvoj, inkluzive Esperanto.

Li estis estrarano de IEJ (Itala Esperantista Junularo) dum 2003-2006, redaktoro de Nova Sento (organo de IEJ) dum 2003-2006 kaj redaktoro de Disvastigo ekde 2009.

Li verkis itallingve kaj en Esperanto poeziojn, novelojn kaj artikolojn, aperitajn en diversaj esperantistaj revuoj (Literatura Foiro, L’Esperanto, ktp) ekde 2002. Lia unua libro de noveloj, La sola absolvita / L’unico assolto aperis en 2009, itallingve kaj en Esperanto, per la itala eldonejo Faligi.

Li faris diversajn videojn ekde 2005 kaj aperis en la filmo Backstage. Li verkis 140 tekstojn de kanzonoj por la sicilia muzikisto Paolo Filippi dum 2006-2008.

Noveloj Edit

- L'equilibrista, "Il Grillo" (novembro 2000)

- L'equilibrista, antologio II litera koncurso "Esperanto" 2002

- La lettoreria, "Inchiostro" (septembro/novembro 2001)

- La legantovendejo, "Literatura foiro" (decembro 2002)

- Sabbie bianche, "Inchiostro" (junio/augusto 2003)

- Memoraĵo de evoluinta kvarmanulo, "Literatura foiro" (junio 2003)

- La urbo, "Literatura foiro" (n. 232, aprilo 2008)

- Aiuto che disastro! / La ragnatela, L'area di Broca, n. 86-87, Julio 2007 - junio 2008

- La sola absolvita / L'unico assolto, Aosta, Faligi Editore, 2009 (e-book)

Poezio Edit

- Temporale notturno, Antologio premio Arthur Rimbaud, 1992

- Lettera da Amsterdam, Antologio nacia premio "Parole", 1993

- Emozioni, "Libera licenza" (septembro 1995)

- E lei dormiva beata…, "Antologia dell'Amore", Premio Penna d'Autore 2001

- Cascata di suoni, antologio "Sensi Inversi", Giulio Perrone Editore, 2005

- Non è sempre bello un cielo limpido, antologia "Sensi Inversi", Giulio Perrone Editore, 2005

- Segreti di Pulcinella, "Antologia dei Segreti di Pulcinella", Giulio Perrone Editore, 2005.

Eseoj Edit

- Scrittura e memoria: esperanto, lingua di ebrei e comunisti, L'area di Broca, n. 82-83, julio 2005 - junio 2006

- Denaro e letteratura: tra utopia e distopia, L'area di Broca, n. 84-85, julio 2006 - junio 2007

Enkondukoj Edit

- Vessela Lulova Tzalova, Gemiti sventurati, Slaviany, Sofia, 2005

- Dario De Lucia, Tutta colpa della poesia, 2003

Tekstoj de kanzonoj Edit

[1]

Eksteraj ligilojEdit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki