Fandom

Esperanto

Maryvonne kaj Bruno Robineau

884pages on
this wiki
Add New Page
Comments0 Share

Bruno ROBINEAU ([bryno robinO] 1954) kaj Maryvonne ROBINEAU ([marivOn' robinO] 1957) estas paro da francaj vojaĝantaj verkistoj. Post rondvojaĝo ĉirkaŭ la mondo en ok jaroj, ili realigadas dokumentfilmojn kaj librojn pri siaj vojaĝoj. Ili atestas pri interkulturaj kontaktoj kaj kontribuas diskonigi la internacian lingvon Esperanto.

BiografioEdit

Bruno Robineau naskiĝis en Maine-et-Loire, en kamparana familio kaj estis terkulturisto ĝis sia 30a jaro. Lia medio ne instigis lin al vojaĝoj, sed de sia infanaĝo li revis rondvojaĝi ĉirkaŭ la mondo por renkontiĝi kun homoj.

Bruno kun sia edzino Maryvonne vojaĝadis tra la mondo petveturante dum ok jaroj laŭ principo de senmonaj interŝanĝoj: ili helpis per sia laboro kaj ricevis loĝadon kaj manĝon. Ili partoprenis en la vilaĝa ĉiutaga vivo en diversaj mondpartoj, plej ofte helpante en kampaj aŭ hejmaj taskoj. Ili partoprenis lensrikoltadon en Gangovalo en Barato, plantis rizon en Koreio, instruis Esperanton en la universitato de Ĉengdu en Ĉinio, partoprenis arbarpantadon en Aŭstralio kun indiĝenoj, kaj kunvivis kun Ajmaroj sur altebenaĵoj en Bolivio.

Mondvojaĝo
Lando Monatoj Komento
Irlando 5 bicikle helpante al kampolaboroj
Israelo 6 laborante en Kibuco
Bulgario 3 Esperanto-staĝo, unuaj vizitoj en eofamilioj
Hungario 3 oficialo vojaĝo de gesroj Robineau agronomaj spertuloj
Barato 6 lensrikoltado en Gangovalo
Ĉinio 5 instruado de Esperanto en la universitato de Ĉengdu
Koreio 3 Rizkuturo
Japanio 9 9000km petveture 22 gastigantaj familioj
Malajzio 4
Aŭstralio 9 reabarigo en Aŭstralio kun indiĝenoj, brutbredado
Novkaledonio 12 dungiĝo por reakiri monon
Novzelando 3 kredigas ke ili estas Belgoj pro malŝato de la Francoj
Tahitio 1 ripozo
Gvatemalo 4 studo de la hispana, kaŝo de la gerilo
Bolivio 9 kunvivado kun Ajmaroj sur altebenaĵoj

Iliaj restadoj en familioj daŭris de kelkaj semajnoj ĝis kelkaj monatoj por havi tempon konatiĝi kun fremda kulturo kaj teksi ligilojn, por interkonatiĝi, interkompreniĝi kaj reciproke aprezi unuj la aliajn.

Dumvojaĝe ili uzis la francan, la anglan, la hispanan kaj Esperanton uzante la esperantistajn retojn kiaj Pasporta Servo. Reveninte en Francion ili daŭrigas siajn vojaĝojn kun siaj du infanoj elvenintaj respektive el Bolivio kaj Vietnamo. Ili migradis tra Rumanio en la regiono de Maramures kaj pilgrimis al Santiago de Compostela laŭ la vojo de Vézelay akompane de du azenoj. En 2008 kaj 2009 ili faras esplorvojaĝojn laŭ la rivero Luaro por observi ekologian staton de la naturo kaj ekologiajn projektojn.

Pri la mondvojaĝo, la vojaĝo al Rumanio kaj al Santiago, ili verkis po unu libron franclingve, kreis filmon kaj prelegprezentas siajn vojaĝojn. La unua libro verkita en la franca estis tradukita al Esperanto kaj de Esperanto al la ĉeĥa kaj al la pola.

Libroj kaj aŭdvidaj realigaĵojEdit

  • Huit ans autour du monde – Ed.Opéra – Nantes, 1997, (ISBN 2908068435) - 5a eldono 2006,
    • Libro tradukita Esperanten sub titolo: "Ili vivis sur la tero, ok jaroj da migrado cirkaŭ nia planedo" (ISBN 2908068966), 1998
  • Roumanie vagabonde – Ed Opéra - 2a eldono 2007
  • Compostelle en famille – Ed Opéra - 2a eldono 2007

Eksteraj ligilojEdit

·  Retejo de la vojaĝoj de ge-Robineau france
·  Aŭstralio/Reveno al la tero de revado, Maryvonne Robineau, La Brita esperantisto, Numero 950, septembro-oktobro 1999
·  Aŭstralio: reveno al la tero de revado, Maryvonne Robineau, LEA/G-MAGAZINO n-ro 27 (3/1999)
·  Ok jaroj da nomadismo ĉirkaŭ la mondo, Maryvonne Robineau, Dio Benu numero 33-1/1999fr:Maryvonne et Bruno Robineau

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on Fandom

Random Wiki