FANDOM


Martin Schäffer (* 7-a de junio 1962, Neukirchen-Vluyn) estas germano, multjara aktivulo de Esperanto-movado.

Aktivado en GEJEdit

Li lernis Esperanton en februaro 1982 kaj aktivis en la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) post la Internacia Seminario en Oberwesel (1982/83) kaj estis en la komisiono KAPRI (Komisiono pri Amaskomunikiloj kaj Publikaj Rilatoj). Ĝis 1992 li diversrilate subtenis la estraron de GEJ.

En la jaroj 1984 – 1991 li organizis multajn kursojn en la grandaj urboj de la Ruhr-regiono (Dortmund, Essen, Mülheim, Moers, Oberhausen, Gelsenkirchen, Duisburg) kaj sukcese povis varbi por Esperanto pro aperigo de diversaj gazetartikoloj. Inter 1985 – 1991 li estis la prezidanto de Nordrejn-Vestfalia Esperanto-Junularo kaj estro de la Esperanto-oficejo Nordrejn-Vestfalio. Inter 1987 kaj 1990 li estis respondeca rilate al la presado kaj dissendado de la GEJ-gazeto (poste "KUNE"), la gazeto de GEJ.

Aktivado en GEAEdit

En 1991 li translokiĝis al Stuttgart kaj estis la prezidanto de la loka klubo inter 1993 kaj 2006. Ekde 1993 li estis konsilanto de la estraro de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj sekretario de la estraro. Ekde 2006 li estas la oficiala ĝenerala sekretario de GEA.

FondaĵojEdit

En oktobro 2000 li fariĝis estrarano de la FAME-fondaĵo. En 2001 li lasis konsiderindan monsumon al la Esperanto-movado kaj fondis la Fondaĵon “Mondo”, ties prezidanto li daŭre estas.

Fine de 2006 li translokiĝis al Meksiko kaj en 2007 fariĝis membro de la Amerika Komisiono de UEA. Ekde julio 2007 li estas en la Komitato de UEA kiel reprezentanto de Germanio.

Dum lia agado por Esperanto la ĉefaj okupoj estas sur la administra, financa kaj informada kampoj. Li organizis multajn standojn ĉe divesaj foiroj, aperigis multajn gazetartikolojn pri Esperanto, estis unu de la ĉefaj organizantoj de la Eŭropa Esperanto-Kongreso 1997 en Stuttgart kaj helpanto ĉe la UK en Berlino (1999).

Vidu ankaŭEdit

·  de - Stiftung Mondo

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki