La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

thumb|Martin Haase Martin HAASE, naskita la 25-an de oktobro 1962 en Dortmund, estas fakulo pri latinidaj lingvoj kaj pri la eŭska lingvo. Li laboras ankaŭ pri gestaj lingvoj surdmutulaj. Krome li estas la nuna direktoro de Germana Esperanto-Instituto. En la Esperanto-movado li konatiĝis jam pli frue kiel prezidanto de Germana Esperanto-Junularo kaj aktoro de la amatora teatra grupo Kia koincido.

Haase komence studis en Tuluzo kaj akiris licencion. Poste li magistriĝis kaj doktoriĝis pri lingvistiko en Kolonjo en 1988 (resp. 1991). Post agado ĉe la universitatoj de Hamburgo, Osnabrück, Freiburg kaj Berlino (Libera Universitato, Teknika Universitato) li nun estas estro de la fako pri latinidaj lingvoj ĉe la universitato de Bamberg.

Haase studis plurajn lingvojn surloke dum longaj restadoj eksterlande. Unu el liaj specialaĵoj estas la studo de lokaj aŭ alikaŭzaj variantoj de unu lingvo. Krom ampleksajn kontribuojn al la studprogramo de sia universitato li aranĝas ankaŭ malferman "lingvistikan kolokvon", kiun povas partopreni ĉiuj interesuloj pri lingvistikaj temoj.

Haase estas ankaŭ profesoro de AIS.

Ekstera ligilo[]


left|35px|Biografio
Ĉi tiu artikolo pri "Martin Haase" ankoraŭ estas ĝermo pri biografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


Kategorio:Ĝermoj pri biografio


HAASE, Martin HAASE, Martin HAASE, Martin HAASE, Martin HAASE, Martin HAASE, Martin HAASE, Martin

de:Martin Haase en:Martin Haase

Advertisement