FANDOM


Dum la Markola Kongreso kunvenas esperantistoj de ambaŭ flankoj de la markolo inter Britio unuflanke, kaj norda Francio, Belgio kaj Nederlando aliflanke. La tradicio komenciĝis en 1961 kaj daŭras kun plimalpli granda sukceso.

OriginoEdit

La sekvanta teksto de Gordon Hawker aperis en ‘Ora Sago’ de South-Eastern Esperanto-Federation (5-1984) kaj en ‘Novaĵletero’ de Bruĝa Grupo Esperantista (aŭgusto 1984).

La Markola Kongreso ekfondiĝis el ideo de Norman Smith de Dover (tiam kromnomita ‘Dovra Soleo’) en la jaro 1961.[1] Norman konsciis la bezonon por malgranda jara kuniĝo inter esperantistoj de ambaŭ flankoj de la Markolo, por akceli la laboron por Esperanto en la regiono de la markolaj havenoj, kaj kiel okazo por tiuj lokaj esperantistoj fari ligilon trans la Markolo mem. La origina celo estis, ke la kongreso kunvenus prefereble en sufiĉe granda loĝloko, kie la esperantistoj povus kunresti, uzante la internacian lingvon kiel la sola lingvo dum la tuta periodo de la kongreso. Neesperantistoj kaj la komunikiloj estus invitataj al publikaj kunvenoj kaj funkcioj, kie ili povus vidi Esperanton, laborantan kiel vere internacia kaj vivanta lingvo.

La unua Markola Kongreso okazis en Boulogne en la jaro 1962, post pluraj transmarkolaj ekskursoj de Norman Smith kaj du membroj de la Folkestonea klubo por renkonti aliajn interesulojn en Boulogne, Calais kaj Oostende. Estis sukcesega kongreso kun pli ol 100 ĉeestantoj. La dua en Dover, la sekvantan jaron, estis aranĝita de Norman Smith mem, kiu per publikaj konkurso kaj kunveno, penis allogi la atenton de estontaj esperantistoj kun iom da sukceso. Sekvis aliaj kongresoj tra la jaroj malgraŭ malfacilaĵoj pro kostaltiĝoj, manko de tauĝaj konferenclokoj kaj de volontuloj.

La kongresoj jam okazis en Folkestone, Ramsgate kaj St. Mary’s Bay en Anglujo, Calais kaj Boulogne en Francujo, Oostende, Bruĝo, Kortrijk kaj Antwerpen en Belgujo. Ĉiam la kongresoj ricevis reklamon per oficialaj akceptoj de la urbestroj, raportoj kaj fotoj en lokaj kaj naciaj ĵurnaloj, publikaj konkursoj, kunvenoj kaj ekspozicioj, kaj televidaj intervjuoj.

Kelkaj el la elstaraj momentoj de la pasintaj kongresoj, kiujn oni ĉiam rememoros, estas la kvarhora bankedo en Boulogne; la blov-okestro, kondukanta la ĉeestantaron de la Dovera Kongreso en 1963 al la haveno, ludante ’La Esperon’, frue dimanĉmatene; ekskurseto sur unu el la unuaj ŝvebŝipoj ĉe Calais, rigardo al la mirinda ‘Procesio de la Sankta Sango’ en Brugge; dormado sur duetaĝaj litoj en St. Mary’s Bay; la inkluziva kosto de la semajnfina restado (de vendreda vespero ĝis dimanĉa posttagmezo) ĉe gastejo en Folkestone (1970) de po 4 pundoj 17s 6d (58,50 francaj frankoj) por plena tarifo!

Sendube la ĉefa profito de la kongresoj estas la kontaktoj inter esperantistoj ambaŭflanke de la Markolo, renovigata ĉiujare, kun la rezulto de multaj daŭraj amikecoj.

Listo de kelkaj Markolaj Kongresoj (kompletigota) Edit

  • 1962 Boulogne
  • 1963 Dover
  • 1965 Oostende (kun la 47a Kongreso de Belga Esperanto-Federacio)
  • 1970 Folkestone
  • 1985 Brugge
  • 1986 Folicestone (apud Folkestone)

La bruĝa kongreso en 1985 Edit

La kongreso okazis dum la semajnfino de la 19a ĝis la 21a de aprilo 1985. Partoprenis preskaŭ 100 personoj, kiuj ĝuis enurbajn promenadojn kaj muzeajn vizitojn, busan ekskurson ĉirkaŭ la urbo kaj kantadon de Nikolin' en granda halo de bierfarejo.

Notoj kaj referencoj Edit

  1. Ankaŭ la belgo Albert Marmenout estis kun-iniciatinto.

Eksteraj ligiloj Edit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki