FANDOM


Dosiero:Mh2.jpeg

Marie Hankel (naskiĝis je la 2-a de februaro 1844 en Schwerin kiel Marie Dippe, mortis je la 15-a de decembro 1929 en Dresdeno) famiĝis kiel la unua Esperanto-poetino de la mondo. Ŝi eklernis la lingvon en 1905 kaj tuj dediĉis sin kun multe da energio al la Esperanto-movado, kunfondis ekzemple la unuan Dresdenan Esperanto-grupon kaj kunorganizis en 1908 la 4-an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en Dresdeno.

Ŝia literatura verkaro konsistas ĉefe el poeziaĵoj, publikigitaj en diversaj revuoj. En 1909 Marie Hankel en la beletra festo "Internaciaj Floraj Ludoj " dum la UK en Barcelona gajnis la unuan premion pro sia poemo "La simbolo de l'amo".

Verkoj (elekto) Edit

  • La renkonto : komedieto originale verkita / de Marie Hankel. En: Tri unuaktaj komedioj: ludataj dum la 4a Internacia Esperantista Kongreso en Dresden, augusto 1908; p. [87] - 96
  • Tie ĉi oni parolas Esperante: unuakta komedio / de T. Williams. Trad. kaj aranĝita de M. Hankel. En: Tri unuaktaj komedioj: ludataj dum la 4a Internacia Esperantista Kongreso en Dresden, augusto 1908; p. [55] - 86
  • La simbolo de l' amo / Marie Hankel. En: Unuaj Internaciaj Floraj Ludoj: Barcelono, Septembro 1909; p. [3]
  • Sableroj / de Marie Hankel. Leipzig: Germana Esperanto-Librejo, 1911, 91 p. : muziknotoj. - (Internacia Librotrezoro 2-4)

Eksteraj ligilojEdit

Citaĵo Edit

de:Marie Hankel

sv:Marie Hankel

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki