FANDOM


Magomet Izmajloviĉ Isajev [isajef] (ruse Магомет Измайлович Исаев; naskiĝis en 1928 al oseta patrino kaj laka patro) estas sovetia kaj rusia esperantisto, profesoro pri lingvoscienco.

Li estas fakulo pri iranaj lingvoj kaj sociolingvistiko, aŭtoro de multaj libroj pri tiuj fakoj. Li estas membro de Rusia Akademio de Naturaj Sciencoj.

Li esperantistiĝis en 1956. Li gvidis interlingvistikan grupon en la Instituto de Lingvoscienco en Moskvo. De 1979 ĝis 1989 li estis prezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. Li estis kunaŭtoro de Esperanto-lernolibro kaj aŭtoro de informa libro pri Esperanto. Krome li estis redaktoro de du interlingvistikaj artikolaroj. Li estis scienca gvidanto de doktorigaj interlingvistikaj disertacioj de Dina Lukjanec kaj Boris Kolker.

Kiel iranisto, Magomet Isajev multe kontribuis al esplorado de la digora dialekto de la oseta lingvo. Kiel sociolingvisto, li multe laboris pri esploroj de lingva situacio en multlingva Sovetunio.


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.

VerkojEdit

  • E. A. Bokarev i interlingvistika; Problema iskusstvennogo jazyka meĵdunarodnogo obŝĉenija (1976)
  • Problemy interlingvistiki (1976)
  • Pri la lingvo de l' estonteco (1977)
  • Язык Эсперанто (Lingvo Esperanto) (1981)
  • Uĉebnik jazyka Esperanto (1984, kun Z. V. Semjonova)
  • Pri bazaj metodologiaj problemoj de interlingvistiko (1986)
  • Problemy meĵudnarodnogo vzpomogatel'nogo jazyka (1991)

Eksteraj ligojEdit

·  Dankletero de Rusia Registaro al Isajev pro lia granda kontribuo al disvolviĝo de filologia scienco (2003)
·  Problemy interlingvistiki lingvistika libro (Red. Isajev) en la rusa en la katalogo de UEA
·  Problemy meždunarodnogo vspomogatel'nogo jazyka lingvistika libro (Red. Isajev) en la rusa en la katalogo de UEA
·  Referaĵo de disertacio de Boris Kolker
·  On the Language of the Futureen:Mahomet Isayev

ru:Исаев, Магомет Измайлович

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki