La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

Magda BOHMAN (naskiĝis 1896, mortis la 7-an de septembro 1971) estis sveda esperantistino. Ŝi estis internacie konata kiel Esperanta poetino sub la nomo Magda CARLSSON.

Lerninte la lingvon en 1931, ŝi rapide ekmastris ĝin, kaj jam en Sveda antologio (1934) la pli granda parto de la poemtradukoj estas el ŝia plumo. Poste ŝi kontribuis al Literatura mondo, precipe en la jaroj 1936-37, tradukojn el svedaj poetoj. Postmilite ŝiaj tradukoj aperis kolektite en la libro Sveda poemaro (1954). Sekvis kontribuado al Norda prismo (ekde 1955). Du el ŝiaj maloftaj, sed elstaraj originalaj poemoj aperis en Esperanta antologio (1958). Kelkfoje ŝi tradukis ankaŭ el la Esperanta poezio en la svedan. Magda Bohman estis longe aktiva ankaŭ en KELI kaj aplikis sian tradukarton ankaŭ al himnoj: Evangelia kantaro (1952) kaj Adoru kantante (1971) konsistas grandparte el ŝiaj tradukoj. Ŝi estis dumviva membro de UEA kaj ofte subtenis la Asocion finance.

Verkoj[]

  • Schneider, Alois: Barbro kaj Eriko : korespondado inter du junaj geesperantistoj - austro kaj svedino (Alois Schneider kaj Magda Carlsson).

Tradukoj[]

  • Bergman, Bo: Adaĝo; La revuloj; Nun iras ŝip'; Infana kanteto; Nia sorto; Lilio en paradizo; La lasta stelo (En: Sveda antologio)
  • Ekelund, Wilhelm: Tiam estis helaj la fagoj; Kvieto; Adoro (En: Sveda antologio)
  • Fröding, Gustav: Al Salem; Kan', kan', kantu; Idealismo kaj realismo; Maja kanteto (En: Sveda antologio)
  • Karlfeld, Erik Axel: Temp' atenda; Ĉieliro de Profeto Elija; Virgulino Maria; Malsano (En: Sveda antologio)
  • Levertin, Oscar: Novjara kanteto mezepoka; En la juda tombejo de Praha; La gepatra lingvo (En: Sveda antologio)
  • Österling, Anders: Evangelio; Monokordo (En: Sveda antologio)
  • Sveda poemaro (1954)

BOHMAN, Magda BOHMAN, Magda BOHMAN, Magda BOHMAN, Magda BOHMAN, Magda

Advertisement