La malferma Esperanto-komunumo
Advertisement

thumb|200px|http://www.jesuo.net/


MA Young-tae(馬榮泰) estas korea esperantisto, kiu naskiĝis en 1946 en la provinco Kyongki-do. Li nun loĝas en urbo Yong-In, 30 km sude de Seulo.

Li loĝis en sia hejmloko, ĝis li lernis en altlernejo, sed li ekloĝis en Seulo, de kiam li eniris en la universitaton Konkuk en 1964. Li fariĝis esperantisto en 1966, kiam li estis en la tria studjaro de la Univ.

Li estis nomumita kiel oficiro en 1968post la trejnado de ROTC (angle: Reserve Officers Training Corps) dum la lastaj du universitataj jaroj. En la jaro 1970 li finis la militservon kaj elarmeiiĝis kiel leŭtenanto de la rezerva armeo. Tuj post la militservo li eklaboris en Korea Esperanto-Asocio kiel ĝenerala sekretario. En 1971 li unuafoje vojaĝis eksterlanden al Jananio por partopreni en la kongreso de japanaj esperantistoj. Tie li gajnis la trian premion en la oratora konkurso.

Li plu studis bibliotekologion en la post-universitata kurso de la univ. Songkyunkwan en Seulo, kaj laboris kiel bibliotekisto en universitatoj Sejong (1976) kaj Dankook (1977-1986).

En 1986 li partoprenis en la Pekina UK en Ĉinio kune kun D-ro Chang Choong-sik, tiama prezidanto de la universitato Dankook, kaj en decembro de la sama jaro Esperanto-Instituto en la Univ. Dankook estis fondita, kaj li eklaboris en la Instituto, kaj studante kaj instruante Esperanton al la studentoj kiel docento.

En 1984 li iris al Usono por plu studi la bibliotekologion en Simmons College en Bostono. Dum la restado en Bostono li renkontis multajn esperantistojn tie kaj li verdiĝis pli dense. Emeritiĝinte en 2002, li transloĝiĝis al nuna urbo Yong-In, kaj ekde 2005 li denove fariĝis la docento de Esperanto en Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj (ĉine: 韓國外國語大學校; angle: Hankook University of Foreign Studies), kaj instruas Esperanton ĝis hodiaŭ.

En la jaro 1991 li studis Esperantologion en la universitato ELTE, en Hungario du foje vizitante en unu jaro, ĉar ĝi estis koresponda kurso.

Li verkis diversajn esperantaĵojn: T.e. lernolibroj por la niveloj baza (Unua paŝo al Esperanto), meza (Laŭ-tema konversacio de Esperanto) kaj alta (stilo de Esperanto), kaj vortaroj Esp-Korea kaj Korea-Esperanta, kaj en novembro, 2007, li verkis 'Manlibron de Esperanto (290-paĝa, en korea lingvo)', kaj laste li verkis 'English-Esperanto Conversation (Angla-Esperanta Konversacio)'(296-paĝa, Angla-Korea-Esperanta) en aprilo, 2008.

En la jaro 2002, li ricevis la premion Deguĉi kune kun Lee Jung-kee. Li faris lekciojn vojaĝante en Ĉinio, Japanio, kaj Tajvano.

Precipe li ekspluatis en la jaro 1998 la novan programon por efika instruado de Esperanto: Lando de Esperanto (LE). En LE li ne nur instruas Esperanton, sed ankaŭ igas la kursanojn ĝui la lingvon kun diversaj ludoj, kvizoj kaj kantoj kune kun gitar-ludo, kaj ĝin praktikis en Koreio, Ĉinio, kaj en Friska Lernejo en Japanio.

Li partoprenis en UK-oj en Budapeŝto (1983), Vankuvero (1984), Tampereo (1995), Tel-Avivo (2000), Seulo (1994), Pekino (1986), Jokohamo (2007) ktp. Li estas dumviva membro de UEA ekde 2002, kaj en aprilo de 2007, li fariĝis membro de Akademio de Esperanto.

Grava kontribuinto al la revizia laboro por la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (NPIV, 2002, Vd. la paĝon 20 de la NPIV).

En la 92a UK en Jokohamo (2007), li publikigis sian referaĵon La studo pri la maldikigo (normigo) de esperantaj vortaroj en la esperantologia konferenco.

Ekde julio, 2008, li laboras en Nankina Universitato(南京大學) en Ĉinio kiel vizit-profesoro(招聘敎授) de Esperanto.


Eksteraj ligiloj[]

Kategorio:Koreaj esperantistoj Kategorio:Akademio de Esperanto Kategorio:Naskiĝintoj en 1946

Advertisement