FANDOM


Maŭro LA TORRE (naskita je la 11-a de novembro 1946 en Romo, Italujo), doktoriĝis pri Matematika lingviko en la Roma Universitato "La Sapienza". Nuntempe li estas profesoro pri Eksperimenta pedagogio en la Fakultato pri Klerigsciencoj de la Tria Roma Universitato, kie li instruas pri Lernotaksado, Komputik-didaktiko, Teksto-komputado, Interlingviko. Apartenante je la Departemento pri Didaktika kaj Eduka Projektado (DIPED), li kunordigas tiean esplorlaboratorion pri Aŭtomata Tekstanalizo (LAAT).

Li verkis plurajn librojn kaj artikolojn, interalie pri analogia lernotaksado, komputik-instruado, aŭtomata tekstanalizo, lernado de Esperanto. Delonge li okupiĝas pri Terminologio, ĝenerale kaj aplike en la kampoj de matematiko kaj komputiko (vidu ekzemple Komputekon).

Li estis prezidanto de ILEI, kaj en ĝia kadro, en la jaro 1998, li lanĉis la interlernejan edukprojekton Interkulturo, celantan egalrajtan Interkulturan edukadon. Pro tiu projekto, en 2000, li elektiĝis Esperantisto de la Jaro.

Li estas membro de la AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj Sanmarino) kaj – ekde 2007 – de Akademio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj Edit

·  LAAT – Laboratorio pri Aŭtomata TesktAnalizo
·  LPS – Laboratorio pri Eksperimenta Pedagogio
·  LA TORRE Maŭro en la Tria Roma Universitato
·  Intervjuo en La Ondo de Esperantopl:Mauro La Torre

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki