FANDOM


EdE-S

Ludwig SIEDL (sidl), naskiĝis la 23-an de novembro 1879 en Voitschlag (hodiaŭ parto de Sallingberg en Malsupra Aŭstrio), mortis en majo 1934, estis aŭstro-germana kalkulkonsilisto de la komunumo Vieno.

Siedl estis Esperantisto de 1914. Dum la unua mondmilito li propagandis Esperanton tiel en la tranĉeo, kiel malantaŭ la batalkampo. Postmilite li estis dum kelka tempo estrarano de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista (AKLE). En 1933 vicprezidanto de Katolika UE en Vieno. Gvidis multajn kursojn por junuloj, tramistoj, policistoj, instruistoj, virinoj k. a. Kurso en la Viena ĵurnalo „Volks-Zeitung“, kiu en Esperanto-angulo publikigis Esperantaĵojn de li kaj de lia edzino Christine; artikoloj de ili ankaŭ en „Aŭstria Esperantisto“ ktp.

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki