Liven DEK [prononcita esperante] aŭ María Zocato Díez estas pseŭdonimoj de Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ (mga; naskiĝis en 1950 en Kantabrio; vivas en septembro 2009 en Santander), hispana Esperanto-verkisto, -vortaristo kaj -eldonisto kaj membro de la iama esperanta literatur-skolo Ibera Skolo kaj de la Akademio de Esperanto[1].
Vivo kaj esperanta agado[]
Gutiérrez estas kemia inĝeniero kaj lernis Esperanton 19-jara. Li eldonas la scienc-fikciajn seriojn Sferoj, Orbito nula kaj Future, kaj diversajn verkojn de aliaj aŭtoroj pri aŭ en Esperanto. Ĝis 2005 li estis redaktoro de la organo de Hispana Esperanto-Federacio Boletín. Li kunlaboris kaj kunlaboras en pluraj revuoj, ekzemple en Monato kaj Iltis-Forumo, kaj gajnis premiojn en literaturaj konkursoj. Li verkis lernolibron por hispanlingvanoj kaj vortaron esperantan-hispanan kaj hispanan-esperantan.
Verkoj (elekto)[]
Tradukoj[]
- Astura bukedo (kun Fernando de Diego, Jorge Camacho, 1988)
- La stultaj infanoj, de Ana María Matute (infanlibro, 1988)
Noveloj kaj romanoj[]
- Ekstremoj (kun Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves, 1997)
- Kontribuis al Mondoj 2001 (2001) kaj al pluraj volumoj de Sferoj
Poemaroj[]
- Ibere libere (kun Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves, 1993)
Gramatikoj kaj vortaroj[]
- Esperanto - Curso del idioma internacional (1995)
- Vortaro 2002 (2002)
- Vortaro Amika (2007)
Literaturo[]
- 2008: Sutton, Geoffrey. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007 (CEOLE). Novjorko: Mondial 2008, p. 486-488 k.a.
Notoj[]
- ↑ Oficiala retejo de la Akademio (septembro 2009).
Eksteraj ligiloj[]
- Retejo de Gutiérrez en Ipernity
- Libroj de kaj pri Miguel Gutiérrez en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri Miguel Gutiérrez en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu je "liven" en ĉiuj kampoj)
- Liven DEK
- Ekstremoj
- Ibere libere
- La deka logo (2003), libro omaĝo al Liven Dek.
es:Miguel Gutiérrez Adúriz
Kategorio:Hispanaj esperantistoj
Kategorio:Esperanto-verkistoj
Kategorio:Esperanto-vortaristoj
Kategorio:Naskiĝintoj en 1950
Kategorio:Pseŭdonimoj