FANDOM


La 24-an de Aprilo 2008 okazis en la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj simpozio pri Lingvaj Rajtoj okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio kaj la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Dosiero:Simpozio UEA 195.jpg

OrganizadoEdit

Organizis la simpozion Universala Esperanto-Asocio kun subteno de Svisa Esperanto-Societo, kies sekretario Stefano Keller gvidis la lokan organizokomitaton. Prezidis la simpozion Probal Dasgupta prezidanto de UEA; Renate Bloem, reprezentantino de Congo; kaj Ricardo Espinosa, respondeculoj pri NROj, Buroo de Ĝenerala Direktoro, Oficejo de Uniĝintaj Nacioj en Ĝenevo kaj reprezentanto de la Stabo de la Altranga Komisiito pri Homaj Rajtoj.

PrelegantojEdit

·  S-ro Ricardo Espinosa, Respondeculo pri rilatoj kun NRO-j, Buroo de la Ĝenerala Direktoro, Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (UNOG): bonvenigo kaj enkonduko
·  S-ino Anna Biondi, unua vicprezidantino de CONGO transdonis la salutmesaĝon de s-ro Liberato Bautista, prezidanto de CONGO
·  Profesoro Probal Dasgupta enkondukis pri Substancaj Lingvaj Rajtoj
·  Magistro Dietrich Michael Weidmann salutis nome de Svisa Esperanto-Societo
·  Profesorino Tove Skutnabb-Kangas: Lingvo, edukado kaj (malrespekto) de la homaj rajtoj (ĉefprelego de la simpozio)
·  Profesoro François Grin: La interkompreno kiel strategio por la lingva justeco
·  S-ro John Mateo Lopez, reprezentanto de indiĝenaj popoloj de Kolombio
·  Ambasadoro S-ro Ronaldo Barnes de la Koalicio de Indiĝenaj Popoloj kaj Nacioj, Alasko
·  S-ro Michele Gazzola: Universitata Insturado, politikaj aspektoj de la internaciigo
·  S-ino Flor Rayen Calfunao Paillalef: reprezentantino de la mapuĉa popolo

PriskriboEdit

La simpozio komenciĝis vespere la 23-an de aprilo per renkontiĝo kaj vespermanĝo en la restoracio La Nassa proksime de la ĉefstacidomo Cornavain en Ĝenevo. La simpozion partoprenis 80 reprezentantoj de diversaj neregistaraj organizaĵoj, UEA kaj Svisa Esperanto-Societo. Okazis vigla debato kaj evidentiĝis, ke nuntempe en la mondo okazas vasta lingva genocido, nome ke ĉiun duan semajnon sur nia terglobo malaperas lingvo. Samtempe oni konstatas, ke la lingvaj rajtoj de lingvaj malplimultoj mondvaste estas draste malobservataj, temas unuflanke pri la rajtoj de la indiĝenaj minoritatoj sed aliflanke ankaŭ de migrantoj vivante en komunumo de domina lingvo. Precipe grava problemo estas, ke multnombraj infanoj ne havas eblecon ricevi bazan edukadon en sia denaska lingvo kaj pro tio ne havas egalan ŝancon en sia individua disvolviĝo.

Eksteraj ligilojEdit

·  Oficiala Retejo de la Simpozio

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki