FANDOM


La Lingva Komitato, fondita dum la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905, estis sendependa lingva institucio de Esperanto, kies tasko estis konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon. Laŭ propono de Zamenhof mem 102 membroj el 28 nacioj estis elektitaj. La Lingvan Komitaton prezidis Émile Boirac. La nomon "Akademio de Esperanto" portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato. En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kunfandiĝis en unu solan korpon nomatan "Akademio de Esperanto".

Membroj de la Lingva Komitato en 1907 Edit

Dosiero:LK1907.JPG


1-a (supra) linio

de maldekstre al dekstre: Dreves Uitterdijk (Nederlando), Thorsteinn Thorsteinsson (Islando), Theodor Čejka (Moravio), Otto Simon (Vieno), Johann Schröder (Wien), d-ro Eduard Mybs (Altona), Alfred Michaux (Bulonjo-ĉe-Maro), Felix Stone Moscheles (Londono), profesoro Carlo Bourlet (Parizo), pastro Friedrich Schneeberger (Svislando), John Ellis (Keighley, Anglio)

2-a linio

Th. Renard (Ĝenevo), Joseph Jamin (Bruselo), profesoro Henri Dor (Dijon), Joseph Rhodes (Keighley), profesoro Théophile Cart (Parizo), Edward Alfred Millidge (Anglio), Clarence Bicknell (Bordighera, Italio), Per Ahlberg (Stokholmo), Paul Gottfried Christaller (Stutgarto), A. P. Beauchemin (Kanado)

3-a linio

Louisa Frederica Adela Schafer (Londono), kapitano Pierre Ernest Matton (Francio), advokato [nomo mankas] (Parizo), Harold Bolingbroke Mudie (Londono), rektoro Émile Boirac (Parizo), d-ro L. L. Zamenhof (Varsovio), Louis de Beaufront (Louviers), kolonelo John Pollen (Hindio), Rosa Junck (Bordighera), d-ro Kazimierz Bein (Varsovio), Gaston Moch (Parizo)

4-a linio

Eduard Kühnl (Prago), 2. d-ro Alfons Sabadell (Barcelono), Samuel Meyer (La Rochelle)


Akademio kaj Laboraj Sekcioj Edit

En 1908 por forigi la malutilon de la granda nombreco de la Lingva Komitato, la prezidanto proponis dispartigi ĝin, formante en ĝi konstantan "superan komisionon" nomatan "Akademio". Validis jena regularo:

  1. La Lingva Komitato (LK) konsistis el lingvaj kompetentuloj, kies nombro ne estis limigata. Ili estis proponataj de la Esperanto-societoj aŭ grupoj, kaj de anoj de Esperanto-institucioj; la Akademio elektis la kandidatojn post ricevo de la opinio de la nacia societo de ĉiu kandidato, kaj de respondo de tiu kandidato al demandaro koncerne iliajn prilingvajn kompetentecon kaj opinion.
  2. La LK-anoj estis elektataj de la LK per absoluta plimulto kaj konservas sian oficon dum naŭ jaroj.
  3. La akademianoj, kies nombro ne povis superi 18, estis elektataj de la LK per absoluta plimulto laŭ listo starigita de la Akademio mem, inter la membroj „montritaj per speciala lingva kompetenteco kaj kiuj povas efike partopreni la laborojn de la Komitato.“ Ili estis elektataj por naŭ jaroj kaj rebalotataj ĉiun trian jaron, po triono.
  4. Saman estraron havis Akademio kaj LK, kiu konsistis el prezidanto, du vicprezidantoj kaj ĝenerala sekretario, se necese; direktoroj de la Laboraj Sekcioj; ili estis elektataj de la Akademio por tri jaroj, kaj novaj elektoj okazis ĉiun trian jaron post reelekto de la triono de la Akademio.

En 1908 estis fonditaj konstantaj komisionoj aŭ sekcioj por komuna vortaro, gramatiko, teknika vortaro. Dum kelka tempo ekzistas ankaŭ sekcio por internaj kaj aliaj aferoj. Laŭ la regularo oni povis, laŭbezone, fondi pliajn sekciojn.

En 1948, kadre de ĝenerala reorganizado, la Lingva Komitato kaj ties Akademio estis kunfanditaj kaj ricevis la nomon "Akademio de Esperanto".

Sekcio pri Komuna Vortaro Edit

La Sekcio de Komuna Vortaro estis unue prezidata de profesoro Théophile Cart; en 1912 ĝi fariĝis Sekcio pri Vortaro kun du subsekcioj: komuna lingvo, direktata de Leopold Elb, kaj teknika lingvo, de Charles Verax. Post morto de Elb en 1913 Émile Grosjean-Maupin fariĝis direktoro de la Sekcio pri Komuna Vortaro, kaj la Sekcio pri Teknikaj Vortaroj fariĝis sendependa sub direkto de Verax.

Jen listo de la laboroj, kiuj estis publikigataj:

  • 1906, Zamenhofaj Vortoj. En 1906 la prezidanto de Lingva Komitato petis kelkajn membrojn, ke ili ĉerpu el Hamleto ĉiujn radikojn netroveblajn en Universala Vortaro. En 1907 estis kreata Subkomitato por fari saman laboron pri aliaj verkoj de la Majstro. Tiu listo estis publikigata de Alfred Edward Wackrill en Oficiala Gazeto n-ro 2, kaj en aparta broŝuro. Simila laboro estis farata de Paul Boulet (2 000 novaj vortoj) pri la verkoj de Kazimierz Bein kaj ankaŭ publikigita en broŝuro.
  • 1906-1909, Propraj nomoj. En 1906 Gaston Moch estis komisiata por raporti pri tiu demando. Li redaktis la raporton en 1907, kaj subkomitato estis elektata por daŭrigi la laboron (Beaufront, Bein, Matton, Millidge, Moch, Schröder); laboradis nur Bein, Moch kaj Schröder, kiuj ne ĉiam interkonsentis. Fine, raporto estis redaktita de Moch, kaj publikigita en Oficiala Gazeto en 1909 kun listo de propraj nomoj geografiaj kaj personaj.
  • 1906-1913, Korekto de eraraj tradukoj en Universala Vortaro. En 1906 estis starigita komisiono por studi la subajn naciajn tradukojn en Universala Vortaro. Ĝi finis sian laboron en 1908, kaj estas publikigitaj en Kolekto de la Akademio, broŝuroj entenantaj la erarajn tradukojn en angla, franca, gernana, pola kaj rusa lingvoj.
  • 1908-1929, Oficialaj Aldonoj al Universala Vortaro. La ĉefa tasko de Lingva Komitato estis oficialigi novajn vortradikojn proponitajn de la Sekcio de Komuna Vortaro, post ekzameno de la Akademio. Jam en 1906 Horace Huet estis komisiata por kolekti la radikojn aldonotajn al la Universala Vortaro. La unua aldono estis publikigata en 1909 kaj entenis 800 radikojn; preskaŭ ĉiuj devenis de la verko de Wackrill (vidu Zamenhofaj Vortoj). De tiu dato aperis kvar aldonoj: la dua, kvankam preparita de 1914, aperis en 19l9 kaj entenis 3l2 radikojn; la tria en 1922 entenis 193 radikojn; la kvara en 1929 entenis 122 radikojn. En 1929 la prefikso mis- estas oficialigita. Ĉar la nombro de la radikoj de Universala Vortaro estas ĉirkaŭ 2 800 kun antaŭparolo kaj gramatiko ktp. nun la nombro de oficialaj radikoj estas ĉirkaŭ 4 200.
  • 1922, Vortaro de la Oficialaj Radikoj. Publikigita en 1922 en la Kolekto de la Akademio. Entenas ĉiujn oficialajn radikojn; ĝi montras per speciafaj presliteroj la plej gravajn vortojn, kiujn unue devas scii ĉiuj lernantoj de la lingvo. Aŭtoroj: profesoro Cart kaj Grosjean-Maupin.
  • 1924-1927, Oficiala Klasika Libro de Esperanto. Entenas ĉiujn oficialajn radikojn kun nacilingvaj tradukoj. En 1924 aperis la tradukoj angla, franca, germana; en 1927 la tradukoj itala, hispana kaj portugala (ĉirkaŭ 2 850 vortoj) kaj radikoj ĝenerale internacie kompreneblaj, t. e. de eŭropaj lingvanoj, ĉirkaŭ 1 200 vortoj. Publikigita en apartaj broŝuroj de la Kolekto de la Akademio.
  • 1927, Pri la landnomoj. En 1922 la Lingva Komitato rifuzis oficialigi la sufikson „io“ por la nomoj, kiun uzis kelkaj gazetoj. Longa polemiko okazis. Fine profesoro Cart publikigis en la Kolekto de la Akademio broŝuron titolitan: Pri la Nomoj: la sistemo de d-ro Zamenhof, sekvata de rimarkoj pri la propraj nomoj en Esperanto kaj ilia transskribo.

Jen listo de la ĉefaj aliaj laboroj nepublikigitaj:

  • 1906 - Uzado de la literoj sursignitaj en telegrafio.
  • 1907 - Uzo de la formoj amintas ktp.
  • 1910 - Kritika esploro de la Komuna Vortaro.
  • 1911 - Gramatikaj karakteroj de la radikoj, kaj principoj de neceso kaj sufiĉo prezentataj de René de Saussure.
  • 1912 - Pri la litero W.
  • 1913 - Listo de komune uzitaj vortoj, kiuj troviĝas en ĉiuj naciaj vortaroj kaj kontraŭ kies uzado neniu protestis; listo de internaciaj vortoj, kiuj troviĝas en la 3 ĉefaj Esperanto-naciaj vortaroj, kaj apartenas plej-rajte al Esperanto laŭ la 15-a regulo.
  • 1925 - Pri la pseŭdosufiksoj (aci, ici, uci, ek, ent, enc ktp.; konkludo estas, ke oni ne povas nun solvi la demandon per unu nura regulo).

Sekcio de Gramatiko Edit

La Sekcio de Gramatiko estis unue prezidita de Antoni Grabowski kaj poste, en 1924, de Walter Lippmann. Ne estis konstanta personaro en tiu sekcio, kiu mem ne efektivigis specialan laboron. Nur la sekcio kolektis kaj plej ofte publikigis en Oficiala Gazeto ĝis 1914 la verkojn de LK-anoj pri temoj, kiuj interesis ilin. Jen la ĉefaj el tiuj verkoj:

  • 1910. Eggleton, pri la prepozicio al; Saussure pri derivado; Hankel pri Gramatiko pli detala; Höveler pri uzo kaj signifo de prepozicioj.
  • 1911. Saussure: logika bazo de vortfarado; Zamenhof, pri participa substantivo, nomoj de landoj, okupita kaj okupata, daŭri kaj ĉesi.
  • 1912. Artikoloj pri senco de la participa sufikso; pri akuzativo post anstataŭ; pri vortoj kun ĉi; pri senco de ŝati; pri elparolo en teorio kaj praktiko; pri uzado de ambaŭ; pri senco de certa; pri plena vortarego: pri duoblaj konsonantoj.

De 1924 la direktoro Lippmann publikigis en sia ĉiujara raporto gramatikajn monografiojn:

  • en 1925 pri uzado de la refleksiva pronomo;
  • en 1926 pri la pasivaj participoj;
  • en 1927 pri la adjektivo atributo kaj la adjektivo predikato;
  • en 1928 pri la komencliteroj en Esperanto;
  • en 1929 pri la dekses reguloj de gramatiko laŭ Behrendt.

Sekcio de Teknikaj Vortaroj Edit

La Sekcio de teknikaj vortaroj estis unue prezidita de Saussure, kiu fondis en Ĝenevo Sciencan Oficejon, kies celo estis kolekti laborojn de ĉiuj membroj de Scienca Asocio laŭ plano bazita sur la Bibliografia Klasigado decimala. Ĉiujare devis esti publikigata listo de faritaj vortoj.

Sed jam en 1909 mono kaj tempo mankis por tiu publikigado. Saussure proponis krei „Akademian Komisionon“ por oficialigi la vortojn proponitajn de „Teknika komisiono“, kiu ankaŭ donus konsilojn al la vortfaristoj. Maurice Rollet de l'Isle, elektita direktoro de tiu komisiono, organizis ĝin kaj en 1910 aperis en Scienca Revuo la Konsilaro por la Farado de la Teknikaj Vortoj. Poste tiu komisiono laboradis pri la vortaro de la puraj sciencoj, kaj publikigis en Scienca Gazeto Kemian Nomenklaturon kaj parton de la vortaroj de Kemio, Fiziko kaj Mekaniko.

En 1921 d-ro Pierre Corret estis elektita direktoro de Sekcio pri la Sciencaj kaj Teknikaj Vortaroj, kaj proponis starigi dek ĝeneralajn fakojn kaj subfakojn; sed li ne sukcesis funkciigi tiujn aranĝojn.

En 1922 Corret pro troa okupiteco estis anstataŭata de Rollet de l' Isle. La Sekcio ricevis helpon de la Scienca Asocio. Li klopodis varbi fakestron por ĉiu fako, kaj iom post iom sukcesis trovi 17 el ili. Plie li proponis metodon de publikigado de la vortaroj, kiu ebligus ilian uzon de neesperantistoj, kaj klasigis sciencojn, kaj teknikojn laŭ terminologia vidpunkto.

Taskoj Edit

Estis redaktita kaj aprobita de Lingva Komitato la sekvanta deklaro pri la rolo de Lingva Komitato:

„La tasko de L. K. estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn, kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento nek la L. K. povas esti baro por la normala evolucio de la lingvo, kiun ili, kontraŭe, certigas.
La Akademio esploras ĉiujn demandojn elektitajn de ĝi mem aŭ senditajn de ĝiaj komisionoj, aŭ prezentitajn de almenaŭ kvin LK-anoj. Se pli ol unu triono de la komitato malaprobas decidon de la Akademio, ĝi estas denove pridiskutata de la Akademio.

Naciaj Subkomitatoj Edit

En kelkaj landoj ekzistis Nacia Subkomitato, kies membroj estis la LK-anoj de tiu lando kaj kies tasko estis esplori la verkojn aperintajn en la lando, sendi rimarkojn al aŭtoro, elĉerpi interesajn ekstraktojn el tiuj rimarkoj por „Oficiala Bulteno“, kaj eventuale fari proponojn al Akademio. Tiuj komitatoj povis ankaŭ helpi la propagandajn societojn por organizo de ekzamenoj kaj diplomoj.

En 1912 ekzistis tiaj komitatoj en Danujo, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Italujo, Rusujo, Usono, Finnlando, Flandrujo, Katalunujo, Meksikujo, Nederlando, Svisujo. Dum la milito ili malaperis. En 1924 la prezidanto de Akademio esprimis la deziron, ke ili estu restarigitaj por prepari laboron de Lingva Komitato. De 1925 franca kaj germana subkomitatoj restariĝis, sed ili preskaŭ nenion faris pro malfacileco organizi tian laboron.

Korespondantoj Edit

Akademio havis la rajton elekti eĉ ekster la Lingva Komitato, se bezone, Akademiajn Korespondantojn, kiam mankas kompetentulo en la Lingva Komitato, pri lingvo ne sufiĉe aŭ tute ne reprezentata, aŭ pri fako necesiganta specialan lingvan kompetentecon. En 1933 estis korespondantoj por teknikaj vortaroj, kaj la lingvoj rusa, kataluna, ladina, pola, portugala.

Premioj Edit

Akademio rekompencis verkojn rimarkindajn laŭ la stilo. Pri tiuj verkoj ĝi decidis laŭ proponoj de speciala komisiono. Nur la membroj de Lingva Komitato povis prezenti tiajn verkojn. La komisiono estis unue prezidata de Théophile Cart, poste de Edmond Privat. Listo de la premiitaj verkoj de 1914 ĝis 1928 estas publikigita en la Raporto de la prezidanto de Akademio al Universala Kongreso de 1929.

Financoj Edit

Ĉiujare estis prezentata al Universala Kongreso la kalkuloj de la Akademio. La enspezoj konsistis el donacoj de esperantistoj (en 1930: 200 svisaj frankoj) kaj subvencio de ICK (500 frankoj); elspezoj konsistis el poŝtelspezoj, presaĵoj, salajro de sekretario. La buĝeto estis ĉirkaŭ 1 000 frankoj ĉiujare.

Membroj Edit

En 1905 estis unue elektitaj pli ol cent membroj de Lingva Komitato, kaj en 1908 12 Akademianoj, nome: Émile Boirac, Kazimierz Bein, Théophile Cart, Antoni Grabowski, Gaston Moch, René de Saussure, Paul Axel Nylén, Eduard Mybs, Antonio López Villanueva, Evstifejeff kaj Alfred Edward Wackrill; Boirac estis elektita prezidanto.

Post lia morto en 1917, Cart fariĝis prezidanto. John Mabon Warden anstataŭis lin en 1931, kaj post Warden Maurice Rollet de l'Isle fariĝis prezidanto en 1933. En 1934 la Akademianoj estas: J. R. G. Isbrücker, Camille Aymonier, Walter Lippmann, Maurice Rollet de l'Isle, Bruno Migliorini, Paul Axel Nylén, Leo Belmont, Louis Bastien, Anakreon Stamatiadis, Karl Heinrich Paul Bennemann, Julio Baghy, Vicente Inglada Ors, Andreo Cseh, Vilho Suonio Setälä, William Bailey kaj Pierre Corret.

En 1934 en la Lingva Komitato estis reprezentataj la lingvoj (la sekvanta nombro estas tiu de iliaj reprezentantoj): angla, 11; franca, 19; germana, 16; rusa, 11; pola, 7; hispana, 5; itala, 6: armena, 1; bulgara, 1; ĉeĥa, 5; dana, 1; estona, 1; finna, 1; flandra, 2; greka, 1; hebrea, 3; holanda, 5; hungara, 5; ĥina, 1; japana, 3; kataluna, 6; ladina, 1; litova, 1; norvega, 2; persa, 1; portugala, 4; rumana, 1; sveda, 3. Entute 28 lingvoj kaj 124 anoj.

Publikaĵoj Edit

De 1923 ĉiujare estis publikigita jarlibro entenanta la Regularon de la Lingva Komitato kaj de la Akademio, kaj la liston de Akademianoj kaj LK-anoj, tiuj lastaj estas ankaŭ grupigitaj laŭ lingvoj.

Ĝis 1914 la cirkuleroj kaj dokumentoj de la Lingvaj Institucioj estis publikigitaj en Oficiala Gazeto de la Esperantista Centra Oficejo. Nur per tiu gazeto kaj per la ĉiujaraj Raportoj de la Prezidanto kaj de la Direktoroj de la Laboraj Sekcioj, la esperantistaro sciiĝis pri la laboroj de LK kaj de Akademio.

En 1929 prezidanto Cart decidis publikigi Oficialan Bultenon, kiu entenos oficialajn dokumentojn kaj, se eble, artikolojn pri Esperanto laŭ metodo severe lingvistika. Ĝi estis sendata senpage al la LK-anoj, interŝanĝe al Esperanto-gazeto, kaj al la ne-LK-anoj, kiuj pagis ĉiujare almenaŭ 5 svisajn frankojn. Numeroj aperis en 1929, februaro 1930, junio 1930, aprilo kaj junio 1931.

Ĉiujare la prezidanto kaj la direktoroj de la Laboraj Sekcioj prezentis al UK raportojn pri la laboroj efektivigitaj de la antaŭa kongreso; tiuj raportoj estas publikigitaj en la dokumentaro de la UK-j.


Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).
it:Lingva Komitato

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki